Opera Nazionale Balilla

Dum la faŝisma reĝimo en Italio la junularon prizorgis organizo nomata Opera Nazionale Balilla (ONB). Ĝi estis fondata en 1926, kaj en 1937 ĝi alfluis en alia organizo Gioventù Italiana del Littorio.

Opera Nazionale Balilla
organizaĵo
Komenco 3-a de aprilo 1926 vd
Fino 27-a de oktobro 1937 vd
Antaŭe Gioventù italiana del littorio vd
Lando(j) Italio vd
Ideologio

faŝismo

vdr
Lerneja dokumento de "balilla"
- 1932 -
Reprezentaro de "balilla" akceptata en Berlino de la ministro de propagando Joseph Goebbels la 2an de aŭgusto de 1933.

ONB organizis la junularon en kvazaŭ-militistaj unuoj, laŭ la diversaj aĝoj. La plej junaj anoj estis nomataj Filoj de la lupino, omaĝe al la mitaj ĝemeloj Romolus kaj Remus, kiujn kreskis lupino. Sekvis la Balilla, Balilla Moschettieri kaj la Avangardanoj.

Ĉe la knabinoj, troviĝis la Filinoj de la Lupino, la Italinetoj kaj la Junaj italinoj. Kelkaj aspektoj de la balila organizo celis kopii skoltismon. Fakte Mussolini iel admiris Robert Baden-Powell kaj esperis ke li akceptu transiron de la itala skoltaro al la ONB. Tio ne okazis kaj la reĝimo malpermesis skoltismon en Italio.

Vidu ankaŭ redakti