Operaco en Auvers-sur-Oise

operaco de francaj sekretservoj, okazinta la 17-an de junio 2003 kaj celinta ĉesigi kontraŭleĝan agadon de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo»
(Alidirektita el Operacio en Auvers-sur-Oise)

La operaco en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono) fare de la francaj sekretaj servoj okazis la 17-an de junio 2003 kaj celis ĉesigi kontraŭleĝan agadon de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» (mallonge: OMIP). Ĝi elvokis grandan internacian reeĥon.

Arestoj redakti

La 17-an de junio 2003 la francaj sekretaj servoj aranĝis en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono) la operacon kontraŭ OMIP. Ĝin partoprenis 1.500 sekretservistoj sub aŭspicio de helikopteroj. Rezulte estis arestitaj 159 homoj, inkluzive de Mariam kaj Saleh Raĝavi, respektive tria edzino kaj frato de la gvidanto de la organizaĵo Masud Raĝavi, kiu estis deportita el Francio en 1986. Ankaŭ estis konfiskitaj 8 (laŭ alia informo — 1,3)[1] milionoj da usonaj dolaroj, pakitaj en valizoj.[2] Por pridemandadoj de la muĝahidoj, el kiuj multaj ne scipovis la francan, estis varbitaj 30 tradukistoj en persa[1]. «Muĝahidoj volis transformi Francion al sia ariera bazo. Kaj ni ne povis rezignacii pri tio», diris la 18-an de junio en la franca parlamento ministro pri internaj aferoj Nicolas Sarkozy.

La iranaj oficialuloj aplaŭdis agojn de la francaj sekretservoj. «Ni delonge atendis, kiam Francio komencos lukti kontraŭ tiuj ĉi teroristoj», diris reprezentanto de la irana ministerio pri eksteraj aferoj. La prezidanto de Irano Mohammad Ĥatami postulis ekstradicii arestitojn kaj esprimis esperon ke Usono sekvos tiun ekzemplon. La operaco okazis samtempe kun studenta protestado en Irano, kvankam francaj aŭtoritatuloj neis ligon inter la du eventoj.

Membruligoj redakti

Responde la 18-an de junio anoj de OMIP aranĝis manifestacion antaŭ la oficejo de la franca kontraŭspionejo en la 15-a distrikto de Parizo. Tri homoj (viro kaj du virinoj) ekbruligis sin. Je 9:30 42-jara virino Marzija Babahani verŝis sur sin benzinon kaj bruligis sin per alumeto. Post kelkaj horoj ŝi mortis en malsanulejo.[3] Meztage 38-jara iranino Seĵigeh Moĝaveri ekbruligis sin. Vespere samloke Mohammad Vakili-Fard (kromnomo Sani) provis brulmortigi sin, sed estis estingita de policanoj.[1] Samtage iranano sensukcese provis fari membruligon antaŭ la franca ambasadorejo en Berno (Svisio).[4] Antaŭ la franca konsulejo en Londono ekbruligis sin 38-jara iranano Ĥeŝmat Zandi, kiu estis estingita de policanoj.[1]

La 19-an de junio du irananoj ekbruligis sin antaŭ la franca ambasadorejo en Romo, sed estis sufiĉe rapide estingitaj. Post kelkaj minutoj iranano provis fari membruligon antaŭ la franca ambasadorejo en Berno. En Londono antaŭ la franca ambasadorejo bruligis sin 25-jara iranino Neda Hassani, alveturinta el Kanado por ferii.

La 20-an de junio dum la protestado antaŭ la franca ambasadorejo en Londono iranano provis ekbruligi sin, sed estis estingita. Post kelkaj horoj samloke okazis dua provo. De la 17-a ĝis la 20-a de junio en Parizo estis arestitaj 283 partoprenantoj de la manifestacioj subtene al OMIP.[5]

Antaŭ ambasadorejo de Francio en Teherano en junio okazis manifestacio kontraŭ OMIP kaj la franca registaro, kiu ne haltigas manifestaciojn de tiu organizaĵo en Fancio.[6]

Rezulto redakti

Jam la 18-an de junio plejmulto da arestitoj (krom 26 homoj) estis liberigitaj)[4]. La 3-an de julio Mariam Raĝavi, kiun adeptoj de OMIP nomas «la estonta prezidantino de Irano», estis liberigita laŭ decido de la apelacia kortumo.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Иранец сжег себя у французского посольства в Лондоне. Фото (ruse). NEWSru.com (2003-06-18). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  2. Иранские оппозиционеры готовились к совершению терактов в странах Европы (ruse). NEWSru.com (2003-06-19). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  3. Второй день самосожжений в Европе. Девять попыток. (ФОТО) (ruse). NEWSru.com (2003-06-19). Arkivita el la originalo je 2013-01-04. Alirita 2013-01-04.
  4. 4,0 4,1 Иранские радикалы "планировали нападения в Париже" (ruse). BBC (2003-06-18). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  5. Третий день самосожжений в Европе. Всего - 11 попыток (ruse). NEWSru.com (2003-06-20). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  6. Сажин В.И. (2010-07-30). Иран: июнь 2010 года. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  7. Освобождена лидер иранских оппозиционеров (ruse). BBC (2003-07-03). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.