La Orgriza parulio (Basileuterus fraseri) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn. Tiele la nomo de tiu specio ne nur kongruas kun la genro, sed utilus ankaŭ por aliaj specioj samgenraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orgriza parulio
Orgriza parulio
Orgriza parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. fraseri'
Basileuterus fraseri
(Sclater, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu specio estas, kiel ĉe plej parto de la genro kaj kiel la nomo sugestas, tute griza supre kaj tute brile sulfurflava sube el la mentono al la suba ventro. En kapo estas iaj markoj nome blankeca al helgriza strieto kiu komencas super la bekobazo kaj perdiĝas al supra okulo; intermeze ili bordigas tre malhelgrizan al nigrecan kronareon. Tiuj strietoj komencas per blankaj punktoj kio similas al la “larmo” de la proksima genro de la Larmoparulio. La beko estas griza kaj la kruroj helbrunflavecaj.

Aspektoj de la reprodukta biologio de la Orgriza parulio ĵus priskribataj de Miller et al. (2007), baziĝas nur sur ekzemplo de du nestoj.

Unu nesto, ĉe la Rezervejo Jorupe (de la Fundación Jocotoco) de sudokcidenta Ekvadoro, enhavis du bonplumitaj idoj kiam estis malkovrata de la aŭtoroj. Oni observis la plenkreskulojn manĝigantajn la idojn unu post alia per rapida sinsekvo. La nesto, kupola tasformo kun flanka enirejo, estis konstruata en flanko de dekliva ravino kaj ligita sub liano por kunigi la deklivon de la monteto kun la nestopinto. La junuloj, dum elnestiĝo, ekflugis sukcese el la bordo de la nesto kaj malaperis.

La dua nesto estis trovata de la aŭtoroj en la Rezervejo Tumbes, en nordokcidenta Peruo. Kiam estis malkovrata, ĝi enhavis kvar kremokolorajn al blankajn ovojn kun rozoranĝecaj kaj ruĝecbrunaj punktoj koncentritaj je la plej larĝa pinto. Kiel ĉe la unua nesto, tiu dua estis konstruita en deklivo kaj, ĉikaze, enmetita en natura depresio ĉe la bazo de arbo Chrysophyllum.

Post elnestiĝo, la unua nesto estis kolektita kaj zorge disekciita en komponaj partoj. La nesto estis komponita de du, distingaj tavoloj situaj en la korpo de la nesto. La plej suba parto de la korpo estis forte teksita kaj tre distinga el la aparte interteksita kupolo. Materialoj estis: seka herbo; malhelaj, flekseblaj fibroj; palaj fibroj; kaj skeletigitaj folioj.

Referencoj redakti

  • Miller, E.T., H.F. Greeney, K. Zyskowski, & R.A. Gelis. 2007. First description of the nest and eggs of the Gray-and-gold Warbler (Basileuterus fraseri). Ornitologia Neotropical 18:617-622.