Orienta Ahmedpur (urdue احمدپور شرقیہ estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Bahavalpur, kie ĝi estas sidejo de samnoma distrikto.

Orienta Ahmedpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 63350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 112  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 9′ N, 71° 16′ O (mapo)29.14527777777871.261666666667Koordinatoj: 29° 9′ N, 71° 16′ O (mapo) [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Orienta Ahmedpur (Panĝabo)
Orienta Ahmedpur (Panĝabo)
DEC
Orienta Ahmedpur
Orienta Ahmedpur
Situo de Orienta Ahmedpur
Orienta Ahmedpur (Pakistano)
Orienta Ahmedpur (Pakistano)
DEC
Orienta Ahmedpur
Orienta Ahmedpur
Situo de Orienta Ahmedpur

Map

vdr
Sultana tombo en Orienta Ahmedpur

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Orienta Ahmedpur situas en orienta-centra parto de la lando sur ebenaĵo proksime de dezerto. Bahavalpur troviĝas 49, Sukur (Pakistano) 286, Fajsalabado 308, Lahoro 400, Ravalpindio 524, Islamabado 537, Peŝavaro 541, Karaĉio 636 km-ojn (aere) [2].

Historio redakti

En 2017 en Orienta Ahmedpur signifa katastrofo okazis: en renversita kamiono pro hazarda eksplodo mortis multe da homoj.

Ekonomio redakti

En Orienta Ahmedpur la ĉinoj planas konstrui 3 nukleajn reakciujojn, samtempe la turkoj konstruos hospitalon.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
43 312 56 979 96 415 133 369
 
Pordo al la sultana tombo
 
Produktejo de brikoj en Orienta Ahmedpur

La populacio de la urbo kreskis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1,7%, signife malpli, ol la nacia mezumo (2,4%).

Klimato redakti

Orienta Ahmedpur havas varman-sekan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C, somere foje kun 40 °C. Vintre neniam frostas. Jare pluvas po 249 mm, en ĉiuj monatoj pluvas simbole, sed en septembro la musono portas 62 milimetrojn.

Vidindaĵoj redakti

  • tombo de sultano

Fontoj redakti

  • WikiTrans