Origano

genro de aromaj plantoj
(Alidirektita el Origanum)

La origano (Origanum el lamiacoj) estas genro de aromaj plantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Origano
Ordinara origano, Origanum vulgare
Ordinara origano, Origanum vulgare
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Origano Origanum
Tourn. ex L.
Specioj

ĉ. 20 specioj, inter ili:
Origanum acutidens
Origanum amanum
Origanum calcaratum
Origanum dictamnus - diktamno-origano
Origanum laevigatum
Origanum leptocladum
Origanum libanoticum
Origanum majorana - majorano
Origanum (x)majoricum
Origanum microphyllum
Origanum onites
Origanum rotundifolium
Origanum scabrum
Origanum sipyleum
Origanum syriacum
Origanum vulgare - ordinara origano

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas 36 specioj el Eŭropo, Azio kaj la mediteraneaj regionoj, pluraj kultivataj por medicino, spicado kaj ornamo, inter aliaj diktamno-origano (vidu la suban foton), majorano (vidu la suban foton) kaj la ordinara origano (vidu la suban foton).

La ilustraĵo de ordinara origano

Bildaro redakti

Kemiaĵoj redakti

Timolokamforo de timiano estas kristala senkolora substanco kun karakteriza akre agrabla odoro trovata en naturo ĉefe en la esencoleoj de Thymus vulgaris kaj Origanum vulgare. Timolo apartenas al la grupo de la terpenoj. La timianoleo enhavas ĉirkaŭ 20 ĝis 30% da timolo, kiu ankaŭ estas sintezebla. Timolo estas substanco kun proprecoj baktericidaj[1], antisepsaj kaj antifungaj.

 Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Majorano
 
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Origano Origanum
Origanum majorana
L.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
 
 
vdr

Majorano (Origanum majorana) botanike apartenas al la lamiacoj.

En kuirarto uzatas la folioj de la planto kiel spico. Majorano fajnigas ĉefe grasajn viandaĵojn, kolbasojn, terpomaĵojn (ekz. rostitajn terpomojn) kaj saŭcojn.

 
La Origanum dictamnus
 
La Origanum syriacum

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti