Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Tokaj)

Ortodoksa preĝejo de episkopo Sankta Nikolao estas historia monumento kaj jam neuzita preĝejo en Hungario, en urbo Tokaj.

Preĝejo de
Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao en Tokaj
Preĝejo de Sankta Nikolao en Tokaj
ortodoksa preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tokaj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko (copfo)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La vino de Tokaj tiris grekajn komercistojn dum la historio. Ili apartenis ĉefe al la ortodoksa eklezio. La grekoj konstruis kirkon proksimume en 1790. Nuntempe la konstruaĵo estas porokaza ekspoziciejo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ strato en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, sube estas la kvadrata enirejo. Inter la enirejo kaj turo estas videbla granda triangulo (timpanono). La unusola navo estas simpla. La sanktejo situas (laŭ la kutimoj) en la orienta flanko kaj estas iom pli larĝa, ol la navo.

Fontoj redakti