Malfermi la ĉefan menuon
orumistino laboranta pri kadro
orumisto ĉe la laboro pri bildokadro: la maldika tavolo de oro estas tranĉata al ĝusta formo, …
… funda tavolo estas aplikata al la kadro kaj ...
… la ora tavolo estas gluita al ĝi

Orumisto estas metiisto de profesio, kiu okupiĝas pri orumado, do la kovrado de ne-oraj (metalaj aŭ nemetalaj) substancoj per maldika tavolo de oro. Laŭ simila tekniko ankaŭ orumistoj ankaŭ povas kovri substancojn per maldika tavolo de aliaj metaloj, ekzemple arĝento, stano, aluminio, kupro, bronzo aŭ aliaj kupraj alojoj, sed plej oftas kaj tial la profesian nomon difinas la kovrado per oro.

La metio de orumisto devenis el la profesio de pentristo kaj inter alie okupigas pri la orumo aŭ bronzumo de fasaderoj, do partoj ĉe la ekstera flanko de konstruaĵo, de ĉambreroj, do dekoraj elementoj de muroj kaj plafonoj, de en-ĉambraj kolonoj kaj arkoj, de internaj kadroj de fenestroj kaj de pordoj, krome ankaŭ de mebloj, kadroj por bildoj aŭ speguloj kaj de aliaj en-ĉambraj uzobjektoj (ekzemple lampoj, lavaboj aŭ bankuvoj), de statuoj kaj aliaj eksteraj dekoraj elementoj de terasoj kaj ĝardenoj, kaj aldone de varbaj ŝildoj en aŭ ekster konstruaĵoj. Krome la metiistoj povas respondeci pri la orumo de papero, pergameno, ledo, teksaĵoj, porcelano kaj vitro. Ĉefe uziĝas du teknikoj: la kretoglua kaj la olea orumo.

Ne al la taskaro de orumisto apartenas la kemiaj metodoj de orumo, kiel elektrolizo en orsala likvaĵo, aŭ la "fajra orumo" per flama forvaporigo de hidrargo el antaŭe al fajrorezista substanco aplikita oro-hidrargo-miksaĵo.

Fruaj dokumentaj fontojRedakti

Orumado estas tekniko konata ekde la antikva epoko. En tombejoj de antikva Egiptio ĉe ĉerkoj, mumioj, dekoroj de tombejaj ĉambroj ktp. ankoraŭ nuntempe troveblas bone konservitaj orumaĵoj.

De la orumaĵoj de antikva Grekio ne restis spuroj, sed el skribaj fontoj ĉerpeblas la informo ke orumadoj en la helenisma kulturo estis ĝenerale kutimaj, ekzemple en la dekorado de privataj kaj publikaj konstruaĵoj, en pliaj ornamadoj, ĉe statuoj ktp.

Pri la kutimoj pri orumado en Romio raportas Plinio la pli maljuna Li unuafoje donas detalajn informojn pri la tekniko de orumado en la antikva epoko. "Sur marmoro kaj tiuj substancoj, kiuj ne povas esti tuŝataj per flamo, oni fiksas la oron per ovoblankaĵo, kaj sur ligno per glua miksaĵo nomata „leŭkoforon“". El la sekva recepto klariĝas, ke li priskribis la kretogluan teknikon. Dum la unuaj jarcentoj de nia erao ekestis la olea orumo.

El la epoko de la malfrua Romia Imperio kaj el la sekva Bizanca Imperio ekzistas ampleksaj fontoj, en kiuj detale raportiĝas pri ĉiuj tiam kutimaj teknikoj. Orumado tiuepoke estis kutima ornama tekniko, ekzemple vaste aplikata en la pentra dekorado de libroj.

Kretoglua orumadoRedakti

La kretoglua (aŭ neologisme "polimenta") orumado nur aplikeblas por objektoj ene de ĉambroj, ĉar la materiala strukturo ne provizas protekton kontraŭ humideco. La tekniko impresas, ĉar per ora tavolo maldika kvarmilonan milimetron eblas krei surfacojn, kiuj de masiva oro aspekte ne diferencigeblas. La plej ofta apliko en la antikva epoko estis la orumigo de temploj kaj diaj statuoj, post la kristanigo de altaroj kaj kristanaj statuoj. Poste, ekde la gotika epoko, ĝi ankaŭ uziĝis por la orumado de luksaj bildokadroj. Sian kulminon la teknikio havis en la orumado de la pompaj bildokadroj dum la epoko de la franca reĝo Ludoviko la 13-a.

Bazo estis tavolo de kreto el la franca regiono Ĉampanjo aŭ la ĉirkaŭaĵo de la itala urbo Bolonjo, ligita per organika gluo. Al la sekigita kaj sekve polurita kreta bazo oni aplikis maldikan tavolon de pigmenta argilo. Al tiu tavolo aldoniĝis tavolo el venecia sapo el olivoleo kaj organika gluo aŭ ovoblankaĵo. Post la sekigo de tiu tavolo, la loko destinita por orumado estis humidigita per miksaĵo el akvo kaj 15- ĝis 30-procenta etanolo. La maldikega tavolo de oro sekve aplikiĝis per fajna peniketo kaj tuj fiksiĝis al la grundo humidigita per la akva-etanola miksaĵo. Post kiam la tuta areo estis orumita kaj sekve plene sekiĝis, fine la oro povis esti polurita per taŭga juvela ŝtono – plejparte hematitoagato.

Olea orumadoRedakti

La olea orumado aplikiĝas sur ŝtonoj, metaloj, teksaĵoj kaj sur pliaj materialoj ekster konstruaĵoj. Ĝi kontraŭe al la kretoglua orumado ne povas esti polurita, sed estas veterorezista, do protektas kontraŭ humideco. La preparado de la grundo limiĝas al apliko de oleo, kiu sekiĝas antaŭ ol la ora tavoleto estas algluita. La uzata oleo estas miksaĵo el lina, plumbooksida kaj terebinta oleoj.

Pliaj teknikojRedakti

Pliaj teknikoj estas orumado sur vaksa bazo, orumado sur bazo de ovoblankaĵo kaj de gelateno. Inter la tavole aplikataj metaloj, kiel artikolokomence menciite, krom oro foje ankaŭ uziĝas arĝento, stano, aluminio, kupro, bronzo aŭ aliaj kupraj alojoj.

Vidu ankaŭRedakti