La Orventra eŭfonjo (Euphonia fulvicrissa) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orventra eŭfonjo
Orventra eŭfonjo
Orventra eŭfonjo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. fulvicrissa
Euphonia fulvicrissa
(Sclater, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en la okcidenta pacifika marborda regiono de Kolombio krom alia zono el la istmo al valo de rivero Magdaleno, najbara nordokcidenta Ekvadoro kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikja aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Tiu specio estas tre simila la la proksima parenco nome la Punktokrona eŭfonjo, nome specio de seksa duformismo. La masklo havas flavan frunton ĝis supra krono kaj blunigrajn vizaĝon kaj gorĝareon, dum estas malhelbluaj flugiloj, dorso kaj vosto. La subaj partoj estas tre flavaj. La ino havas oranĝecan fruntomarkon (pli ampleksan ol tiu de la Punktokrona eŭfonjo), olivecgrizajn vizaĝon, dorson, flugilojn kaj voston kaj pli helajn flavajn subajn partojn. La masklo havas iome da oranĝeca nuanco en suba ventro, kio pravigas la elekton de komuna nomo kun simila signifo en la latina scienca nomo.

Referencoj redakti