Oskar KARLWEIS (naskiĝinta en la 10-a de junio 1894 en Hinterbrühl/Distrikto Mödling, mortinta en la 24-a de januaro 1956 en Novjorko) estis aŭstra aktoro kaj kantisto. Li estis la filo de la teatra verkisto Carl Karlweis.

Oskar Karlweis
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1894 (1894-06-10)
en Hinterbrühl
Morto 24-an de januaro 1956 (1956-01-24) (61-jaraĝa)
en Novjorko
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr
Naskiĝdomo de Karlweis

Vivo redakti

Post la abiturienta ekzameno li iĝis studento de juro sed interrompis baldaŭ la studojn. En 1912 li unuafoje aktoris en Vieno ĉe Stadttheater. Li soldatis dum la Unua mondmilito kaj dungitis en 1919 fare de Max Reinhardt ĉe la viena Theater in der Josefstadt. Poste li aktoris en Munkeno ĉe Kammerspiele, en Vieno ĉe Carltheater kaj - denove sub la direktorado de Reinhardt - en Berlino ĉe Deutsches Theater.

La roloj de Karlweis - kiu ankaŭ impresis kiel kantisto kaj dancisto - ampleksis la elegantajn kaj amoplenajn karakterojn de la aŭstra popola teatro kiel ankaŭ la ĝentlemanajn heroojn de tiutempaj salonkomedioj kaj operetoj.

Tio ankaŭ influis la elekton de liaj filmroloj: per popolara sonfilmopereto nome "Die Drei von der Tankstelle" li furoris kaj famiĝis al granda publiko flankite de Willy Fritsch kaj Heinz Rühmann. Li substrekis siajn kvalitojn kiel komediisto kaj amanto en aliaj filmoj kiel Zwei Herzen im ¾ Takt", "Dolly macht Karriere" kaj "Der Tanzhusar", antaŭ la nazioj finis la karieron en Germanlando. Pro la malpermeso de projekciado de filmoj kun judaj aktoroj (fakte lia patro jam konvertiĝis al protestantismo...) Karlweis - kiu en 1933 revenis Vienon - devis limigi sin je teatra aktorado.

Post la t.n. Anschluss li fuĝis unue en Ĉeĥoslovakion, poste tra Hispanio kaj Portugalio en Usonon. Ĉe Broadway li havis en 1944/45 triumfegon kiel ĉefrolulo en la teatraĵo Jakobowsky und der Oberst de Franz Werfel. Ankaŭ post la Dua mondmilito li restis aktiva aktoro kaj pendollaboris inter Novjorko, Vieno kaj Berlino. En amerikaj kinofilmoj dum la 1950-aj jaroj li havis flankajn rolojn, kiel ekz. de germana diplomato en Five Fingers (1951) de Joseph L. Mankiewicz aŭ de emigrinto en The Juggler de Edward Dmytryks "The Juggler". En 1953 li ludis en la komedio "Hollandmädel": tio estis lia ununura aktorado en la germanlingva postmilita kinoarto.

Li estis la edzo de la amerika filmproduktistino Ninon Tallon (1908-1977).

Filmoj germanlingvaj redakti

  • 1953: Hollandmädel
  • 1934/1935: Alles für die Firma
  • 1934: Letzte Liebe
  • 1933: Frühlingsstimmen
  • 1932/33: Heut kommt's drauf an
  • 1932/33: Keinen Tag ohne Dich
  • 1932/33: Die Herren vom Maxim
  • 1932: Hochzeitsreise zu Dritt
  • 1932: Im Bann des Eulenspiegels
  • 1931: Mamsell Nitouche
  • 1930/31: Die Försterchristl
  • 1930/31: Der Tanzhusar
  • 1930: Dolly macht Karriere
  • 1930: Die Drei von der Tankstelle
  • 1930: Ein Tango für Dich
  • 1930: Die Firma heiratet
  • 1929/30: Zwei Herzen im 3/4 Takt
  • 1928: Liebe im Kuhstall
  • 1926: Schenk mir das Leben (Die Tränen der Ungeborenen)
  • 1921: Lya's beste Rolle

Eksteraj ligiloj redakti