Oskaroruĝa Oskaro (latine: Astronotus oscellatus) estas fiŝo el la familio Cikledoj (Cichlidae) kaj ordo Perkoformaj (Perciformes).

Ruĝa Oskaro

Tiu fiŝo vivas nature en la riveroj de Amazonio, kie ĝi estas kutime nomata acará, el la tupia nomo. Oni povas trovi ĝin ankaŭ en kelkaj riveroj de Florido, Ĉinujo kaj norda Aŭstralio, kien ĝi estis alportita de homoj.

Priskribo redakti

Astronotus ocellatus povas iĝi longa ĝis 45-50 cm kaj peza ĝis 1.6 kg.

Uzoj redakti

Oskaro estas tre ŝatata kiel akvaria fiŝo. Ĝi ofte troveblas en grandaj akvarioj, sed ankaŭ ĉe privatuloj.

En Sudameriko oni manĝas ĝin.

Similaj specoj redakti

La genro Astronotus enhavas ankaŭ alian specon, Astronotus crassipinnis, malofte uzatan en akvarioj pro ĝiaj koloroj malpli brilaj. Ĝi vivas en la riveroj de Sudameriko (ne nur en Amazonio sed ankaŭ pli sude, ĝis norda Argentino).

Eksteraj ligiloj redakti