Oslip
Oslip, kroate Uzlop, hungare Oszlop, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2022 en la komunumo vivis 1 291 loĝantoj.
Oslip · Uzlop · Oszlop | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Eisenstadt-Umgebung | ||
Poŝtkodo | 7064 | ||
Aŭtokodo | EU | ||
Telefonkodo | 02684 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 291 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 50′ N, 16° 37′ O (mapo)47.82916666666716.618888888889Koordinatoj: 47° 50′ N, 16° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 127 m [+] | ||
Areo | 17,83 km² (1 783 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Oslip [+] | |||
Situo
redaktiOslip situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, inter Rust kaj Eisenstadt. La lasta troviĝas 11 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis daŭre loĝata ekde la neolitiko ĝis la romianoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1300 en formo Zaszlup. Dum la mezepoko ĝi havis fortikaĵon, nun eĉ la loko estas nekonata. En 1529 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. Longe estis 2 vilaĝoj "Supra" kaj "Suba" Oszlop, kiuj unuiĝis. En 1910 1288 da homoj loĝis en Oszlop, (kroatoj en plimulto). Ĝis 1920 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Sopron (Ŝopron), al la distrikto Kismarton/Eisenstadt, poste al Aŭstrio. Fine de la 2-a mondmilito la loĝantoj multe suferis.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo el la 14-a jarcento, en la 17-a jarcento trakonstruiĝis kaj turo alkonstruiĝis.