Osvaldo Lenine Macedo Pimentel

Osvaldo Lenine Macedo Pimentel (mallongigite al artistonomo Lenine; naskiĝinta la 2-an de februaro 1959 en Recife) estas kantisto-kantoverkisto, brazila muzikisto el Pernambuko.

Osvaldo Lenine Macedo Pimentel
Persona informo
Naskonomo Oswaldo Lenine Macedo Pimentel
Naskiĝo 2-an de februaro 1959 (1959-02-02) (65-jaraĝa)
en Recife
Lingvoj portugalabrazilportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Catholic University of Pernambuco vd
Profesio
Alia nomo Lenine vd
Okupo kantaŭtorokantoverkistokantistogitaristomuzikproduktisto • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1979– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lenine – brazila muzikisto kaj kantaŭtoro

Komence de la 1980-aj jaroj Lenine komencis sian muzikan karieron kaj ligis komence la tradician muzikon de nordorienta Brazilo kun punko. Li ludis ekzemple marakaton sur naftobareloj kaj kriis je tio afrikajn kantojn. Ekde tiam Lenine eksperimentis per multaj muzikformoj, je tio plejofte ligante modernan elektronikan kun tradicia brazila muziko. La tekstoj de liaj pecoj estas bizara poezio. La trarompo sukcesis al li en 1997 per la lumdisko O Dia Em Que Faremos Contato. La albumo Na Pressão fariĝis en 1999 lia tutmonda trarompilo. Li prezentis kaj en 2000 kun propra muzikbando kaj ankaŭ en 2013 (kun la Orkestro Martin Fondse) dum la Festivalo de Moers. „Kiel ĉiuj grandaj muzikistoj de Brazilo li estas unualinie kantisto kaj kantaŭtoro. Li distingiĝas tamen disde ĉiuj aliaj kolegoj per sia nelacigebla esploremo, kiu eksperimentigis lin pli kaj pli pert elektroniko.“[1]

Inter 2002 kaj 2009 li gajnis kvin fojojn la Latinidmuzikan Gramion en la kategorioj plej bona brazila nunempa albumo kaj plej bona brazila kanto.

Inter aliaj Gilberto Gil kaj Daniela Mercury kantas liajn pecojn ; Lenine mem gitaras kun muzikistoj kiel ekzemple Chico César.

Diskaro redakti

  • 1983 Baque Solto (kun Lula Queiroga)
  • 1993 Olho de Peixe (kun Marcos Suzano)
  • 1997 O Dia Em Que Faremos Contato
  • 1999 Na Pressão
  • 2002 Falange Canibal
  • 2005 InCité
  • 2006 Acústico MTV
  • 2007 Breu
  • 2008 Labiata
  • 2009 Perfil
  • 2010 Lenine.doc Trilhas
  • 2011 Chão

Referencoj redakti

  1. Lenine & Martin Fondes Orchestra. Arkivita el la originalo je 2013-04-20. Alirita 2015-05-01.

Eksteraj ligiloj redakti