Umbunda lingvo

(Alidirektita el Ovimbunda lingvo)

La umbunda (respektive ovimbunda) lingvo – propralingve „umbundu“, laŭvorte „suda mbunda“, aŭ „benguela mbundu“ - estas afrika lingvo parolata en la centraj altebenaĵoj de Angolo fare de 5 milionoj da parolantoj el la etno de ovimbundoj („sudaj mbundoj“). La umbunda estas la plej disvastiĝinta bantua lingvo en Angolo, parolata fare de proksimume triono de la ŝtatanoj, kaj estas oficiala ŝtata lingvo. Ĝia ISO-kodo estas umb. La lingvo ne konfuziĝu kun la kimbunda aŭ „norda mbunda“, kiun la lingvisto Malcolm Guthrie klasifikigis en la zono H de bantuaj lingvoj, dum la umbunda estas en la zono R de tiu lingvaro.

Umbunda
Umbundu
lingvo • moderna lingvo
Njila
Parolata en  Angolo
Parolantoj 6 000 000
Denaskaj parolantoj 5 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga
Atlantika-Konga
Benue-Konga
Bantoida
Suda Bantoida
Bantua lingvaro
Zono R
umbunda
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Angolo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 umb
  ISO 639-3 umb
  SIL UMB
  Glottolog umbu1257
Angla nomo Umbundu
Franca nomo umbundu
vdr

Eksteraj ligiloj redakti