Pál Csernai
Pál Csernai [ĉernai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernai Pál estis hungara futbalisto (mezulo), trejnisto. Lia frato estis Tibor Csernai.
Pál Csernai | |||
---|---|---|---|
mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1932 en Pilis | ||
Morto | 1-an de septembro 2013 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Pál Csernai[1][2] naskiĝis la 21-an de oktobro 1932 en Pilis, li mortis la 1-an de septembro 2013 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPál Csernai maturiĝis en Budapeŝto en 1951, dum li futbalis en junulara teamo. Inter 1952-1956 li futbalis en signifa ĉefurba plenkreska futbalklubo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo en 1955 dufoje. Depost la hungara revolucio de 1956 li disidis al Okcidenta Germanio, poste li futbalis en germanaj kaj svisaj teamoj ĝis 1966. En la sekva jaro li akiris trejnistan diplomon en Kolonjo, poste li estis trejnisto ĝis 1995, lastfoje en Hungario. Kiel trejnisto li estis dufoje germana ĉampiono. Li neniam edziĝis.
Memorigiloj
redakti- sportejo en Pilis
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [1]