GYÖRGY Pál (djoerdj), Paul György, originala nomo Grósz, estis hungardevena germana/usona kuracisto naskita en Nadjvarado la 7-an de aprilo 1893 kaj mortinta en Filadelfio (Pensilvanio) (Usono) la 1-an de marto 1976.

Biografio redakti

Paul György havigis diplomon de kuracisto en la Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1915. De 1919 li laboris en la universitata infankliniko de Heidelberg kaj li tie estis profesoro pri infankuracado inter 1927-33, de 1958 honordoktoro de la universitato. Li elmigris en 1933 Anglion, en 1935 en Usonon. Li estis profesoro en jaroj 1935-44 en Klivlando, de 1944 en la ŝtata universitato de Pensilvanio. En jaroj 1957-63 li estis direktoro de la infansekcio de la publikmalsanulejo de Filadelfio, kie li agadis ankoraŭ en 1972. Li estis prezidanto de la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) en kadro de UNO. La usona kuracistasocio fondis 10 studstipendiojn pri nutraĵscienco Paul György en 1958.

Li estis eltrovisto, respektive kunuleltrovisto de vitaminoj B2, B6 kaj H.

Fontoj redakti