Pál KOCSIS [1] ([koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Pál, naskiĝis la 1-an de decembro 1884 en Kecskemét, li mortis la 24-an de februaro 1967 en Budapeŝto) estis hungara agronomo, vitisto, presbitero.

Pál Kocsis
Busto pri Pál Kocsis
Busto pri Pál Kocsis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1884 (1884-12-01)
en Kecskemét
Morto 24-an de februaro 1967 (1967-02-24) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo • vinkultivisto
vdr
Vinbero-hibrido kreita de Pál Kocsis

Biografio redakti

Pál Kocsis interrompis la studadon pri pentrado en Parizo pro malsano de la patro. Hejmenveninta li komencis labori en la familia bieno aŭ vitejo. Lia biena najbaro estis János Mathiász, de kiu li lernis multe. En 1913 li edziĝis, pro vidviĝo denove en 1935. Kocsis kreis pli novajn vinberspecojn ekde 1915. Resume li kreis 2500 hibridojn, el tio 67 disetendiĝis. Dum la 2-a mondmilito lia domo estis prirabita, poste en komenco de la socialismo li trovis sin en la fifama listo pri kulakoj. Li donacis la bienon al la ŝtato, kie li rajtis labori kiel simpla vitisto. Post 2 jaroj li estis altrangigita laborestro. Li ricevis memorbedalon en 1966, premion Kossuth en 1959. Li ĝismorte estis presbitero. Li estis entombigita en sia naskiĝurbo, ĉe la tombo ankaŭ nun vinbero kreskas.

Elektitaj vinberaj hibridoj redakti

  • Irsay Olivér, Gloria Hungariae, Kecskeméti rizling, Fehér kadarka, Kocsis Irma, ktp

Memorigiloj redakti

  • strato, lernejo kaj memortabulo en Kecskemét
  • premio "Kocsis Pál"

Fontoj redakti

Referencoj redakti