Pál Rozlozsnik [rozloĵnik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozlozsnik Pál estis hungara geologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1927).

Pál Rozlozsnik [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1880 en Bindtbánya (nuntempa vilaĝparto de Hnilčík en Slovakio). Li mortis la 24-an de aŭgusto 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Rozlozsnik frekventis akademion en Selmecbánya, kie li ricevis diplomon. Ekde 1903 ĝismorte li laboris en geologia instituto en Budapeŝto. Li estis nomita ĉefgeologo kaj direktoro en 1927. Li okupiĝis konstante pri minejoj, li esploris minadajn eblecojn de la montoj. Liaj plej gravaj esplorejoj estis en Ajka, Dorog, Tokod, Tatabánya, Pilisvörösvár, Dobsina, Recsk, Aranyida, Montaro Bihar. En proksimeco de Fót li esploris nafton.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Maros-Körös közének erupciós kőzetei Arad és Hunyad vármegye határos részein (1905)
  • Aranyida bányageológiai viszonyai (1912)
  • Bevezetés a nummulinák ér assilinák tanulmányozásába (1924)
  • Dobsina környékének földtani viszonyai (1935)

Fontoj redakti