Pál Ruffy
Pál Ruffy [rufi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruffy Pál Adalbert Balázs [balAĵ] estis hungara oficisto, parlamenta deputito, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis királyházai [kirAjhAzai].
Pál Ruffy | |
---|---|
Pál Ruffy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de decembro 1854 en Csehi (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 25-an de aŭgusto 1934 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juristo • ĵurnalisto |
Pál Ruffy[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1854 en Csehi (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Čechy en Slovakio), li mortis la 25-an de aŭgusto 1934 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Pál Ruffy akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li havis juran postenon en Bars. En 1895 li estis vicdepartementestro, inter 1896-1903 li estis parlamentano, pli poste gvidanto de ĉiuj orfejoj en Hungarlando. Li estis longe redaktoro de gazeto pri ŝtata adminisracio. En 1923 li estis nomumita subministro. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A sertés javítása és hizlalása (1895)
- Bars vármegye gazdasági leírása (1901)
- Staatlicher Säuglingsschutz (1911)
- Küzdelem a leánykereskedelem ellen (1914)
- A magyar gyermekvédelem (1920)
- A magyar állami gyermekvédelem kialakulása (1928)