Pál Tétényi [tEtEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tétényi Pál estas hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1970, ordinara en 1979) de Hungara Scienca Akademio.

Pál Tétényi [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1929 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Tétényi frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Moskvo inter 1948-1954. Post la diplomo li restis 3 jarojn en Moskvo. Hejmenveninta li eklaboris en diversaj kemiaj institutoj. En 1969 li ekinstruis en universitato de Szeged kiel titulara profesoro. Baldaŭe li esploris. Li doktoriĝis en 1966 antaŭ la akademio. En la 1980-aj jaroj li ricevis ankaŭ gravajn partiajn taskojn. Li okupiĝis pri organika kemio. Li ricevis 4 premiojn inter 1967-2005.

Verkaro (elekto) redakti

  • On a Kinetic Method for Determining Adsorption Coefficients (1960)
  • Fémekkel katalizált heterogén szénhidrogén reakciók (1974)
  • Reactions of Hydrocarbons on Metallic Catalysts (1982)
  • Comparison of Metals and Metal-oxides from the Viewpoint of their Catalytic Effect in some Reactions of Hydrocarbons (1993)
  • Use of 35S Radiotracer in Catalytic Studies (2006)

Fontoj redakti