Pál Vásárhelyi [vAŝArheji], laŭ la hungara skribmaniero Vásárhelyi Pál estis hungara inĝeniero pri hidrologio, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio.

Pál Vásárhelyi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1795 (1795-03-25)
en Spišské Vlachy
Morto 8-an de aprilo 1846 (1846-04-08) (51-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioSlovakio
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr
Skulptaĵo pri Pál Vásárhelyi en Szeged

Pál Vásárhelyi naskiĝis la 25-an de marto 1795 en Hungara reĝlando, en Szepesolaszi (nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio). Li mortis la 8-an de aprilo 1846 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Pál Vásárhelyi frekventis gimnazion en Miskolc, universitaton en Pest. En 1829 li okupiĝis pri Danubo. Li tutlande konatiĝis pro laboro en Fera Pordo, li eksplodis la rifojn, tial la Danubo iĝis navigebla en tiu etapo. Li finis tiun laboron en 1837. Lia sekva laboro estis kanalo inter Fertő kaj Danubo, kiu ebligis la agrikulturon en tiu regiono. En 1846 li komencis labori en reguligo de Tiso, sed abrupte li mortis pro kormalsano.

Verkaro (elekto) redakti

  • Introductio in praxim triangulationis 1827
  • A buda pesti állóhíd tárgyában (Pri stabila ponto inter Buda kaj Pest) 1838
  • Néhány figyelmeztető szó a vaskapui ügyben 1838
  • A sebesség fokozatáról folyóvizeknél, felvilágosítva egy a Dunán mért keresztmetszés és abban talált sebességék által 1845

Fontoj redakti