Péter Balázs (politikisto)

Péter Balázs [balAĵ], naskiĝinta la 5-an de decembro 1941 en Kecskemét, estas hungara politikisto, ministro.

Péter Balázs en 2009

Li interalie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004, kaj oficis en la komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Hungario iĝis membroŝtato de la Unio. En la Eŭropa Komisiono, li kune kun dua komisaro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn regiona politiko. Nun li estas komisiito de la Eŭropa Komisiono por la projekto de altrapida trajna konekto inter Parizo kaj Budapeŝto / Bratislavo.

Li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la jaroj 2009 kaj 2010 en Kabineto Bajnai.