Péter Janklovics
Péter Janklovics [jankloviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Janklovics Péter estas hungara aktoro, humuristo.
Péter Janklovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1977 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro komikisto |
Péter Janklovics[1] naskiĝis la 21-an de februaro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Janklovics akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Mária Gór Nagy en 1999. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Hevesi Sándor. Inter 2004-2010 li estis membro de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), sed li havis rolojn ankaŭ en pluraj teatroj, pli poste li membriĝis en malgranda teatro en sia naskiĝurbo. Li plej ofte estis humuristo, sed liaj reklamaj roloj estas signifaj. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - 3-a heroldo
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Fábián
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Jása
- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban - Celestin Fourmint (advokato)
- Antoine de Saint-Exupéry: La eta princo - sciencisto
- Szabolcs Fényes - Iván Szenes – István Békeffi: Szerencsés flótás - Karcsi
- Nikolaj Gogol: La revizoro - Ĥristjan Ivanoviĉ Hubner (kuracisto)
- Ernő Szép: Vőlegény - Zoli
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Egy tél az isten háta mögött (1999) - junulo
- Aqua (mallonga filmo, 2006) - lernanto
- #Sohavégetnemérős (2016) - taksiisto
- Bűnös város (mallonga filmo, 2021) - falĉisto
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Szomszédok (serio, 1998) - amiko de ŝtelĉasisto
- Furnitur (2013) - Günter
- A mi kis falunk (serio, 2021) - Bandi Berkics