István Békeffi
István Békeffi [iŝtvAn bEkefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Békeffi István Miklós estis hungara verkisto, scenaristo, komikisto. Lia ofta familia nomvarianto estis Békeffy (la prononco ne ŝanĝiĝas). Lia nevo estis László Békeffi, lia edzino estis Ida Turay.
István Békeffi | ||
---|---|---|
![]() István Békeffi (dekstre), Ida Turay (meze) en la Hungara Radio
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Békeffi István Miklós | |
Naskiĝo | la 31-an de aŭgusto 1901 en ![]() | |
Morto | la 9-an de junio 1977 en ![]() | |
Tombo | Tombejo Farkasrét [#] | |
Lingvoj | hungara [#] | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ida Turay [#] | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
István Békeffi [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1901 en Szeged, li mortis la 9-an de junio 1977 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
István Békeffi frekventis militajn mezlernejojn Nagyvárad kaj Sopron, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li verkis la unuan teatraĵon en 1926, en la sama jaro li edziĝis, la unuan scenarlibron li verkis en 1934. Ekde tiam li konstante verkadis. Post la 2-a mondmilito li redaktis ankaŭ revuon 2 jarojn. Depost la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Svislando, kie li verkis germanlingvajn scenarlibrojn. Li hejmenvenis en 1971. Li ricevis premiojn en 1950 kaj 1953.
Elektitaj teatraj verkojRedakti
- Hol jártál az éjszaka? (komedio, 1926)
- Kozmetika (komedio, 1933)
- Latyi Matyi mint Robinson (poemeca verko, 1946)
- Angyal szállt el Brooklyn felett (romano germane, Munkeno, 1958)
- Der Hund der Bozzi hiess (romano germane, Berlino, 1965); el tio li kreis scenarlibron hungare por muzikalo: A kutya, akit Bozzi úrnak hívnak (1976, prezentita en Operetoteatro (Budapeŝto))
Elektitaj scenarlibrojRedakti
- A régi nyár (1928)
- Az okos mama (1931)
- Beszterce ostroma (1948)
- Déryné (1951)
- Mese a 12 találatról (1956)
- Egy angyal szállt le Brooklynban (germane, 1957; itala-hispana filmo; baldaŭ en romana formo)
- A hazug (germane, 1961)