Péter Kertész
Péter Kertész [kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Péter estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Kert%C3%A9sz_P%C3%A9ter_%282012.12.21%29.jpg/220px-Kert%C3%A9sz_P%C3%A9ter_%282012.12.21%29.jpg)
Péter Kertész [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Kertész frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1965. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok). Liaj sekvantaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1968-1981, 1991-?)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1982-1989)
- Teatro József Attila (1989-1991).
Lia aktuala scenejo estas teatro de Budaörs. Li ricevis premiojn en 1976 kaj 2016.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Lerner–Loewe: My Fair Lady - Higgins (ĉefrolo)
- Sándor Kányádi: Kétszemélyes tragédia - viro
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Két emelet boldogság (1960)
- Illetlenek (1977)
- Szerencsés Dániel (1982)
- Ni neniam mortos! (1992) – kuracisto
- Világszám! (2004)
- X Company (2015)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Bors (serio) 1968 – Hanák
- Utazás a Holdba (1974)
- Linda (serio) (1983–2000)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Brian Cox, Joss Ackland, Richard Burton, Edward Asner kaj aliaj [2]