Péter Paczolay [pacolai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paczolay Péter estis hungara konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto, ambasadoro.

Péter Paczolay
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1956 (1956-05-20) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikologo • juĝistodiplomato
vdr

Péter Paczolay[1] naskiĝis la 20-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Paczolay akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980. En la sama jaro li edziĝis kaj li ekhavis juristan laborlokon en ŝtata entrepreno. Inter 1983-2005 li instruis en la universitato, sed ekde 1992 li ankaŭ estis katedrestro en Scienca Universitato Attila József, eĉ inter 1994-1998 li estis vicdekano. En 1989 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio, ĝuste post jardeko lia habilitiĝo okazis, profesoriĝis en 2000. En 2005 li membriĝis en en:Venice Commission. Inter 2006 kaj 2015 li estis konstitucia juĝisto, inter 2008-2015 li estis ties gvidanto. Li estis ambasadoro en Romo (2015-2017), poste juĝisto de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 2004-2015.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A politikaelmélet rövid története (kunaŭtoro, 1984)
  • Az egyetemes politikai gondolkodás története. Szöveggyűjtemény (redaktaĵo, 1990)
  • The New Hungarian Constitutional State: Challenges and Perspectives (1993)
  • A politikatudomány kialakulása. A politikaelmélet története az ókortól a huszadik századig (kunaŭtoro, 1996)
  • Az alkotmányelmélet fejlődése és az európai kihívás (2003)

Fontoj redakti

Referencoj redakti