Péter Panyoczki [panjocki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Panyoczki Péter estas hungardevena svisa-novzelandana artisto. Lia persona nomo ekster Hungario estas Peter.

Péter Panyoczki
Péter Panyoczki (2013)
Péter Panyoczki (2013)
Persona informo
Naskonomo Panyoczki Péter
Naskiĝo 30-an de oktobro 1953 (1953-10-30) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Péter Panyoczki [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Panyoczki rifuĝis al Svislando post falo de la Hungara revolucio de 1956. Li frekventis kolegio-gimnazion en Svislando (1969-1974), poste li akiris diplomon en Universitato de Zuriko en 1980. Li estis asistanto en Universitato Purdue (1979-1981), sed paralele li verkis scenarlibron, poste reĝisoris ĝin por filmo. Inter 1982 kaj 1986 li studvojaĝis al Roterdamo, Florenco kaj Vieno, sed li ankaŭ instruis lingvon. En 1990 li komencis projekton "Hanibalo" en Barcelono. Ĝi estis medita vojaĝado. En 1992 Panyoczki vizitis Nov-Zelandon por la unuan fojon, kie en la sekva jaro li kreis projekton Babelo, kiu estis interaga arta dialogo kun János Kalmár kaj Joerg Spamer. Panyoczki edziĝis en 1993, post 2 jaroj li translokiĝis al Nov-Zelando, kie filo naskiĝis. En 1999 li estigis artan fondaĵon, kie artistoj havas liberan platformon.

Ekspozicioj redakti

Fontoj redakti