Péter Soós
Péter Soós [ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Soós Péter estas hungara reĝisoro.
Péter Soós | |
---|---|
Péter Soós | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1962 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Réka Juhász |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro • filmreĝisoro |
Biografio redakti
Péter Soós akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1987, poste ankaŭ reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1992. Li komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Pécs), baldaŭ en malgranda teatro en Budapeŝto. Li reĝisoris ankaŭ filmojn kaj estis teatrestro de malgranda teatro. Lia edzino naskis 2 filojn.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- János Háy: Gézagyerek (2017)
- Charles Dickens: Kristnaska kanto (2012)
- Dezső Kosztolányi: Édes Anna (2011)
- William Shakespeare: Titus Andronicus (2001)
Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Az aranymüves boltja (1991)
- Csaó bambinó (2005) - ankaŭ scenaristo
- Jóban rosszban (serio, 341 epizodoj, 2007-2022)