Péter Vácz [vAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vácz Péter estas hungara reĝisoro pri animacioj, altlerneja instruisto.

Péter Vácz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1988 (1988-07-02) (35-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Secondary School of Visual Arts • Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo filmreĝisoroanimaciisto
vdr

Péter Vácz[1] naskiĝis la 2-an de julio 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Vácz aĝis 9, kiam li komencis lerni violonĉeladon. Li maturiĝis en arta gimnazio, poste li akiris bakalaŭron en Arta Universitato Moholy-Nagy en 2010, post 2 jaroj ankaŭ diplomon MA. En 2010 li finis ankaŭ kurson en Francio pri animacio, en la sekva jaro en Viborg (urbo en Danio). Post siaj studoj Vácz partoprenis en fondo de internacia animacia grupo, kie li kreis animaciojn. Post jaro li estis liberprofesiulo en Berlino. En 2015 li revenis al Budapeŝto, kie parte li kreis animaciojn, parte li instruis en la Arta Universitato. Ekde 2019 li instruis en arta akademio.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Streamschool (mallonga filmo, 2010)
  • Nyuszi és Őz (mallonga filmo, 2012) - ankaŭ scenaristo
  • Drága John (mallonga filmo, 2016) - ankaŭ scenaristo, kameraisto, filmomuntisto
  • Kortárs gyerekversek és dalok (televida serio, 1 epizodo, 2017)
  • Pillowface (mallonga filmo, 2018) - ankaŭ scenaristo

Fontoj redakti

Referencoj redakti