Pāvilosta
Pāvilosta estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en okcidenta parto de la distrikto apud Balta Maro. Ĉe la enfluejo de rivero Saka ekzistas haveno. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 46 km de Grobiņa, 53 km de Liepāja kaj 210 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 818 personoj sur areo de 6,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 135 loĝantoj/km².
Pāvilosta | |||
Urbo | |||
Rivero Saka en Pāvilosta
| |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Dienvidkurzeme | ||
Historia regiono | Kuronio | ||
Rivero | Saka | ||
Koordinatoj | 56° 53′ 21″ N 21° 10′ 37″ O / 56.88917 °N, 21.17694 °O (mapo) | ||
Areo | 6,3 km² (630 ha) | ||
Loĝantaro | 860 (29.01.2021) | ||
Denseco | 136,51 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1991 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-3466 | ||
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: pavilosta.lv | |||
HistorioRedakti
En 13-a jarcento, la kurona haveno Saka situis ĉe la enfluejo de la samnoma rivero. Unue estis menciita en skribaĵoj en Livonia periodo, en la traktato de 1253. Ekde 1253 la areo estis regita de la episkopujo de Kuronio, poste de la aŭtonoma regiono Piltene.
En 1795 la Piltene regiono, kune kun Saka haveno, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.[2]
En 1879 komenciĝis la konstruado de plentaŭga haveno kaj vilaĝo, kiu estis nomita Pāvilosta (Paulhaveno, germane: Paulshafen). Evoluo estis malrapida ĝis 1893, kiam la konstruado de la milithaveno en Liepāja komenciĝis kaj Pāvilosta iĝis liverhaveno. Konstruado de malgrandaj ŝipoj komenciĝis, 15 ŝipoj estis konstruitaj en vilaĝo. Dum la Unua Mondmilito, la loka kargo kaj fiŝkapta floto preskaŭ estis tute detruitaj.
Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Pāvilosta estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio. De tiam sur, Pāvilosta ekzistis plejparte kiel fiŝkaptista vilaĝo. En 1952 Pāvilosta ricevis la statuson de laborista vilaĝo (ekde 1961 - urbvilaĝo), en 1991 akiris urborajtojn. En la 21-a jarcento, la turisma infrastrukturo komencis formiĝi, la Saka estuaro estis profundigita ĝis 4.5 metroj, permesante al malgrandaj pramoj eniri.
GeografioRedakti
La urbo situas en la Marbordo malaltebenaĵo sur la bordoj de la rivero Saka.[3]
Averaĝa temperaturo estas -3°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 750-800 mm jare.[3]
TransportoRedakti
La sola aŭtovojo de urbo estas P111 (Ventspils-Grobiņa).
LoĝantaroRedakti
Ŝanĝo de loĝantaroRedakti
Jaro | Homoj | Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|---|---|
1920 | 718 | 2000 | 1290 |
1935 | 795 | 2011 | 1026 |
1967 | 1100 | 2021 | 838 |
Etna strukturoRedakti
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1290 | 947 (93%) | 47 (4%) | 2 (0%) | 9 (1%) | 1 (0%) | 14 (1%) | 6 (0%) |
2021 | 838 | 772 (92%) | 42 (5%) | 4 (0%) | 7 (1%) | 0 (0%) | 9 (1%) | 4 (0%) |
VidindaĵojRedakti
- Naturrezervejo "Pāvilosta griza duno"
- Pāvilosta Granda Ŝtono en maro
- Loka muzeo
- Centjara Parko
BildojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 752.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligilojRedakti
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Pāvilosta en Vikimedia Komunejo