Reĝa Palaco El Pardo

(Alidirektita el Palaco Pardo)

Reĝa Palaco El Pardo, en hispana Palacio Real de El Pardo, estas unu de la rezidejoj de la hispana reĝa familio.

Reĝa Palaco El Pardo
reĝa palaco • monumento
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Arkitekto Luis de Vega vd
Estiĝo 1547
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situo
Geografia situo 40° 31′ 17″ N, 3° 46′ 30″ U (mapo)40.521288-3.77506Koordinatoj: 40° 31′ 17″ N, 3° 46′ 30″ U (mapo)
Reĝa Palaco El Pardo (Madrido)
Reĝa Palaco El Pardo (Madrido)
DEC
Reĝa Palaco El Pardo
Reĝa Palaco El Pardo
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Reĝa Palaco El Pardo
Map
Reĝa Palaco El Pardo
Posedata de Henriko la 4-a • Patrimonio Nacional vd
Retejo https://www.patrimonionacional.es/en/visita/royal-palace-el-pardo
vdr
Reĝa Palaco El Pardo.
Interno de la palaco.
La korto de la Habsburgoj, de stilo renesanca, ŝirmita de vitra volbo ekde 2001.

Historio redakti

En sia origino ĝi estis ĉas-pavilono de la reĝoj de la dinastio de Habsburgoj, kaj poste estis la ĉefa porvintra rezidejo de la reĝoj de la dinastio de Burbonoj. Dum la frankisma diktaturo ĝi estos la oficiala rezidejo de la diktatoro Francisco Franco; nuntempe ĝia ĉefa uzado estas por gastigi la eksterlandajn ŝtatestrojn kiam ili estas por oficiala vizito en Hispanio.

Ĝi estas en la Real Sitio (reĝa loko, do kaj loko kaj vilaĝo) El Pardo, apartenanta al la municipo Madrido, en la areo de la Monto de El Pardo. Ties administrado dependas el la ŝtata ento Patrimonio Nacional (Nacia Heredo), nome organismo kiu zorgas pri la havaĵoj tradicie je la servo de la Monarkio de Hispanio. Ĝi estis ekkonstruita en la 16a jarcento el iama konstruaĵo de la 15a jarcento desegnita de la arkitekto Luis de Vega. Ties nuna aspekto korespondas al la reformoj kaj ampleksigoj faritaj en la 18a jarcento, je ordonoj de la reĝo Karlo la 3-a, en kiuj partoprenis la arkitekto Francesco Sabatini.

Krom la arkitekturaj valoroj, la palaco elstaras pro sia interna ornamado, reprezenta de diversaj epokoj kaj stiloj. Menciindas la freskoj, kiuj enhavas el la malfrua renesanco de la epoko de Filipo la 2-a ĝis la novklasikismo de Fernando la 7-a tra la malfrua baroko de la epoko de Karlo la 3-a. Same, speciale elstaras la kolekto de tapiŝoj, de la 18a jarcento, en kiu figuras kvin de la plej konataj serioj de Francisco de Goya.

Kaj la palaco kaj la ĝardeno estis deklaritaj Havaĵo de Kultura Intereso en 1931 kaj 1934, respektive, jam dum la Dua Hispana Respubliko, tio estas kiam jam ne estis monarkio en Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • López Marsá, Flora, Guía del Palacio Real de El Pardo, Madrid, Patrimonio Nacional, 2010.
  • López Serrano, Matilde, «Palacio Museo de El Pardo» en Reales Sitios núm. 49, Madrid, Patrimonio Nacional, 1976.
  • Del Río, Manuel, «Palacio Real de El Pardo: residencia de jefes de estado extranjeros» en Reales Sitios núm. 76, Madrid, Patrimonio Nacional, 1983.
  • Sancho Gaspar, Luis, El Palacio Real de El Pardo, Barcelona, Lundwerg Editores, 2001.
  • Sancho Gaspar, Luis, El Palacio de Carlos III en El Pardo, Madrid, Fundación Apoyo Historia del Arte Hispánico, 2003.

Eksteraj ligiloj redakti