Monarkio de Hispanio

La Monarkio de Hispanio (hispane Monarquía de España), konstitucie referencata kiel la Krono (la Corona), estas konstitucia institucio kaj historia ofico de Hispanio.[1] Ĝi estis ankaŭ nomita la Hispana Monarkio (Monarquía Hispánica).[2]

Monarkio de Hispanio
emblemo
konstitucia monarkioabsoluta monarkioorganizaĵo
Komenco 1700 vd
Antaŭe monarkio de Hispanio vd
Lando(j) Hispanio vd
Fondinto(j) Filipo la 5-a vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago

La monarkio enhavas la regantan monarkon, lian aŭ ŝian familion, kaj la organizaĵon de la Reĝa Domo (Casa Real) kiu eltenas kaj faciligas la agadon de la monarko en la plenumo de siaj reĝaj devoj kaj rajtoj.[3][4] La Hispana Monarkio estas reprezentata de la reĝo Filipo la 6-a, lia edzino la reĝino Letizia, kaj ties filinoj la Princino de Asturio Leonor, kaj la Infantino Sofía.

Leĝa bazo redakti

La Hispana Konstitucio de 1978 reestablis[1][5] konstitucian monarkion kiel formo de regado de Hispanio. La konstitucio de 1978 konfirmis la rolon de La Reĝo de Hispanio kiel personeco kaj enkorpigo de la Hispana Ŝtato kaj simbolo de la daŭra unueco kaj restado de Hispanio.[3][6] Konstitucie la reĝo estas la ŝtatestro kaj ĉefkomandanto de la Hispanaj Armitaj Fortoj.[3][6] La konstitucio kodigas la uzadon de reĝaj stiloj kaj titolaro, privilegiojn, heredan sukcedrajton al la krono, kompenson, kaj regentecon okaze de neplenaĝeco aŭ leĝa senrajtigeco de la monarko.[3][6] Laŭ la konstitucio, la monarko estas ankaŭ ŝlosila por helpi la rilatojn kun la "ŝtatoj de sia historia komunumo".[3][6] La Reĝo de Hispanio servas kiel la prezidento de la Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo, supozeble reprezentanta ĉirkaŭ 700,000,000 personojn en 24 ŝtatoj membroj tutmonde. En 2008, Juan Carlos la 1-a estis konsiderata la plej populara estro en la tuta Iberameriko.[7][8]

Historio redakti

La Hispana Monarkio havas iel siajn radikojn en la Visigota Regno fondita en Hispanio kaj Akvitanio (la Visigota Regno havis sian ĉefurbon en Tuluzo, en nuntempa Langvedoko, tiam parto de Akvitanio) en la 5a jarcento, kaj poste en la kristanaj sukcedaj ŝtatoj kiuj luktis en la t.n. Reconquista post la Islama invado de Iberio en la 8a jarcento. Interdinastia geedziĝo inter Izabela la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2-a (Aragono) unuigis Hispanion en la 15a jarcento. La lasta pretendanto al la Krono de la Bizanca imperio, nome Andreas Paleologos, vendis sian imperian titolon al Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio antaŭ sia morto en 1502.[9] Tamen, ne estas pruvaro ke iu hispana monarko estis uzanta la bizancajn imperiajn titolojn, kio konvertus la reĝon de Hispanio en legitima Imperiestro de Romo.

La Hispana Imperio iĝis unu el la unuaj mondaj potencoj post Izabela kaj Fernando financis la esplorajn vojaĝojn de Kristoforo Kolumbo tra la Atlantika Oceano. Tio kondukis al la malkovro de Ameriko, kio iĝis la fokuso de la hispana koloniado.

Post du jarcentoj de monarkoj el la Habsburgoj (16a kaj 17a) kaj aliaj du de monarkoj el la Burbonoj okazis kelkaj interrompoj. Jam komence de la 19a jarcento la franca invado napoleona interrompis dum kelkaj jaroj la rajtojn de la hispanaj reĝoj, kaj dum parto de la tempo anstataŭis ilin per Jozefo Bonaparte. Poste la Unua Respubliko (1873-1874) kaj poste la Dua Respubliko (1931-1939) estis respublikaj interreĝadoj. Ankaŭ la reĝimo de Francisco Franco el 1939 malhelpis la ŝtatestrecon de monarkoj. Kvankam teorie en 1947 Hispanio konstituiĝis en Reĝlando post la aprobo de la frankisma leĝo pri la Sukcedo en la Ŝtatestreco, praktike nur post la morto de Franco Johano Karlo la 1-a iĝis vera reĝo.

Nuntempa situacio redakti

En 2010, la buĝeto por la hispana monarkio estis 7,4 milionoj da eŭroj, unu el la plej malalta publika elspezo por la institucio de monarkio en Eŭropo.[10][11] Logike, konsiderinte ke ĉiuj eŭropaj monarkioj apartenas al landoj multe pli riĉaj ol Hispanio.

Bibliografio redakti

  • Hooper, John (2006). The New Spaniards. London, New York: Penguin Books. ISBN 978-0-14-101609-2.
  • Powell, Charles (1996). Juan Carlos of Spain; Self Made Monarch. London: Macmillan Press Ltd. ISBN 0-333-54726-8.
  • Preston, Paul (2004). Juan Carlos; Steering Spain from Dictatorship to Democracy. New York, London: W.W. Norton and Company. ISBN 0-393-05804-2.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Powell, Charles, Juan Carlos of Spain; Self Made Monarch, St. Martin's Press, INC 
  2. Tiuj terminoj estas especiale popularaj kiel sinonimoj por la Hispana Imperio eĉ antaŭ la unuigo de Hispanio en la komenco de la 18a jarcento.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Título II. De la Corona, Wikisource
  4. Konstitucio de Hispanio 1978, Titolo II, Artikolo 56, Subsekcio 2 kaj amendoj de Reĝa Dekreto 1368/1987, date de 6a de Novembro
  5. Laŭ la historiisto Charles Powell, la termino reestablis, pli ol restaŭris, estis konscia elekto por trovi mezumon akceptebla de monarkiistoj, kiuj vidis la monarkion de 1975 kiel restaŭrado, kaj la Franco-istoj kiuj vidis ke la Generalo Franco esence estis establinta novan monarkion aparte el la antaŭa historia ofico.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Titolo II, Artikolo 56, Subsekcio 1
  7. "Spanish King rebrands for recession". The Independent. London. 2010-02-26. [1] Alirita la 10an de Januaro 2017.
  8. Norwich, John Julius, Byzantium — The Decline and Fall, p. 446.
  9. Wendy Williams (12a de Oktobro 2010). Best budget royals. The Olive Press. Alirita 2011-02-03.
  10. Martin Delgado and Christopher Leake. "Queen's £38m a year offshore windfarm windfall – because she owns the seabed", Daily Mail, 24a de Oktobro 2010. Kontrolita 7a de Novembro 2010.

Vidu ankaŭ redakti