Palaco de la Grafino de Lebrija
La Palaco de la Grafino de Lebrija (hispane Palacio de la condesa de Lebrija aŭ Palaco de Lebrija) estas historia palaco en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas ĉe unu de la stratoj plej aktivaj de la urbocentro, la strato Cuna, paralela al la fama strato Sierpes. Ĝi estas de la 16-a jarcento kaj la plej karaktera trajto estas la impresa kolekto de romiaj mozaikoj, kiuj pavimas preskaŭ la tutan teretaĝon, pro kio ĝi estas konsiderata la "dom-palaco plej bone pavimita de Eŭropo".[1]
Palaco de la Grafino de Lebrija | |||
---|---|---|---|
Palacio de la Condesa de Lebrija | |||
palaco (1500 (Gregoria)–1599) | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Sevilo | ||
Konstrustilo(j) | Renesanco vd | ||
Estiĝo | 16-a jarcento | ||
Koordinatoj | 37° 23′ 32″ N, 5° 59′ 38″ U (mapo)37.39213344387-5.9938237569002Koordinatoj: 37° 23′ 32″ N, 5° 59′ 38″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Seville old town vd | ||
Retpaĝo | http://www.palaciodelebrija.com/ | ||
La palaco, krom sia malfermo al la publiko kiel muzeo ekde 1999, luas siajn salonojn kaj kortojn por prezentaĵoj, eventoj, solenaj bankedoj, prelegoj, koncertoj ktp.
La konstruaĵo estas de proksimume 2 500 m² dise en du etaĝoj. Ankaŭ la portalo estas duetaĝa, el marmoro, kun pilastroj en la flankoj de la teretaĝo. La enirhalo havas lignan plafonon, apartigitan per ampleksa krado el orumita kaj plurkolora fero. La kahelaro de la pavimo estas unu de la plej elstaraj elementoj de la palaco, komponita de romiaj plurkoloraj marmoroj. Elstaras ankaŭ la granda kolekto de azuleĥoj de la tuta domo el la 16-a jarcento. En la centra korto, elstaras gipsaĵoj kiuj ornamas arkojn kun kolonoj el marmoro, kaj la romia mozaiko de la 2-a kaj 3-a jarcentoj. Tiu mozaiko aperis en olivarbaro de la grafino. La centra medaliono montras la dion Pajnon ludanta fluton, dum ok medalionoj montras scenojn de la amaferojn de Zeŭso kaj en la anguloj oni montras la kvar jarsezonojn.
La muroj montras la plej diversajn arkitekturajn stilojn ĉe elementoj kiel arabecaj arkoj, platereskaj ornamaĵoj, plintoj de azuleĥoj devenaj de ruinaj konventoj, kasonaro de palaco de la 16-a jarcento, renesanca friso, la fasado kaj planto estas de stilo andaluzsevila.
La teretaĝo estas komponita de diversaj salonoj kaj kortoj kie estas la arkeologiaj restaĵoj kaj aliaj kolektoj (amforoj, kolonoj, skulptaĵoj, putorandoj ktp.). En la supra etaĝo estas la ĉambroj kie loĝis la familio, ĝis la morto de la lasta grafo de Lebrija en 1999. Inter pentraĵoj elstaras verkoj de Antoon van Dyck, de Pieter Bruegel la pliaĝa kaj de la Skolo de Murillo.
Estas ankaŭ ampleksa bibliotekon kun pli ol 4 000 volumenoj.
Vizitantoj povas libere trairi la teretaĝon kaj viziti la supran etaĝon kun gvidisto.
Referencoj
redakti- ↑ Palacio de Lebrija Arkivigite je 2020-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
redakti- Falcón Marques, Teodoro (2012). Casas Sevillanas desde la edad Media hasta el Barroco. Sevilla: Editorial Maratania. ISBN 978-84-935339-8-4.
Eksteraj ligiloj
redakti- Kategorio Palaco de la Grafino de Lebrija en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palacio de la condesa de Lebrija (Sevilla) en la hispana Vikipedio.