Paladj-Komarivci
Paladj-Komarivci (ukraine Паладь-Комарівці ruse Комаровци (komarovci), hungare Palágykomoróc) estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Ĝis 1995 la ukraina nomo estis Комарівці (komarivci). Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Paladj-Komarivci | |
ukraine: Паладь-Комарівці, ruse: Комаровци, hungare: Palágykomoróc | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Паладь-Комарівці | |
Lando | Ukrainio |
---|---|
Provinco | Transkarpata provinco |
Distrikto | Uĵhoroda distrikto |
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Karpata Rutenio, Ĉeĥoslovakio |
Administras | Mali Selmenci |
Situo | Paladj-Komarivci |
- alteco | 102 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 31′ 38″ N 22° 10′ 26″ O / 48.52722 °N, 22.17389 °O (mapo) |
Areo | 2,03 km² (203 ha) |
Loĝantaro | 834 (2001) |
Denseco | 410,84 loĝ./km² |
Fondita | 1828 |
Horzono | MET (UTC+2) |
- somera tempo | MET (UTC+3) |
Poŝtkodo | 89431 |
Telefona antaŭkodo | +380 (312)73-56-xx; (312)73-50-xx |
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
| |
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |
Vikimedia Komunejo: Palad-Komarivtsi | |
Situo
redaktiPaladj-Komarivci situas sur ebenaĵo, Uĵhorodo troviĝas 16 km.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1325 en formo Polad. Longe estis du vilaĝoj Palágy kaj Komoróc, kiuj fine unuiĝis. Post la mezepoko ĝi foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. La vilaĝnomo ofte rolas en romano "Stranga Geedziĝo" de Kálmán Mikszáth. En 1910 loĝis en Palágykomoróc 342 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Palágykomoróc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Veľké Kapušany, poste al Ĉeĥoslovakio. Palágykomoróc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Paladj-Komarivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Paladj-Komarivci 927 da homoj, (747 hungaroj).
Vidindaĵo
redakti- komence romanika katolika, ekde 1575 kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj gotikiĝis, kvarfoje renoviĝis