Palayan
Palayan, tagaloge Lungsod ng Palayan estas sesaklasa urbo en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Nova Ekijo.
Palayan | |||
---|---|---|---|
component city (en) vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3132 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 383 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 448 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 33′ N, 121° 5′ O (mapo)15.542222222222121.08444444444Koordinatoj: 15° 33′ N, 121° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 173 m [+] | ||
Areo | 101,4 km² (10 140 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Geografio
redaktiPalayan situas sur ebenaĵo laŭ rivero [1]. Iama provinca ĉefurbo Cabanatuan troviĝas 10, Talavera (Filipinoj) 18, San Jose (Nova Ekijo) 30, Tarlakurbo 49, Kezonurbo 95, ĉefurbo Manilo 108 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiJam en 1952 oni proponis alian ĉefurbon en Nova Ekijo. Post 3 jaroj estis aprobita la nova ĉefurbo Palayan, kie tiam estis rizejoj. Palayan estis kreita en 1965 kiel laŭplana urbo. En 1969 oni jam aranĝis internacian renkontiĝon de skoltoj. En 1972 estis translokitaj loĝantoj el alia loko pro konstruo de barlago. La urbodomo estis konstruita en 2002. Palayan ricevis la klasifikon komponenta urbo.
Religio
redaktiPlej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, krome ankaŭ metodista preĝejo funkcias. Islamo konsistas el proksimume 3% de la populacio.
Trafiko
redaktiPalayan havas trairan ĉefvojon kaj flankovojojn. Cabanatuan estas atingebla tuj laŭ la ĉefvojo.
Klimato
redaktiPalayan situas en tropika musona klimato, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 22-30 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Kampuso
-
Juĝejo
-
Preĝejo
-
Metodista preĝejo