Palazzo San Giorgio

La Palazzo San GiorgioPalaco de Sankta Georgo (konata ankaŭ kiel Palazzo delle Compere di San Giorgio) estas palaco en Ĝenovo, Italio. Ĝi estas ĉe la Piazza Caricamento.

La fasado al la placo ricevis freskojn fine de la 19-a jarcento.
Aloj de la 13-a kaj 16-a jarcentoj.

La palaco estis konstruigita en 1260 fare de Guglielmo Boccanegra, onklo de Simone Boccanegra, nome unua Doĝo de Ĝenovo. Por la konstruado de tiu nova palaco, konstrumaterialoj venis el la detruo de la venecia ambasadejo en Konstantinopolo, rajtigita de la imperiestro de la Bizanca Imperio Mikaelo la 8-a kiel rekompenco pro la ĝenova helpo kontraŭ la Latina imperio. Ŝtonaj leonoj – simbolo de la Venecia patrono Sankta Marko – estis montritaj kiel trofeo ĉe la fasado, kiel triumfo de la rivalo de Venecio, nome la Ĝenova Respubliko. La palaco estis intencita — tra la kreado de civil-politika centro — por separi kaj plialtigi la civil-politikan povon de la Respublika registaro disde la religia povo de la pastraro, centrita en la Katedralo de Sankta Laŭrenco.

En 1262, Guglielmo Boccanegra estis elpostenigita kaj ekzilita. La palaco estis uzita dum ioma tempo kiel prizono; ŝajne Marko Polo estis ĝia plej fama gasto kaj estis tie kie li diktis siajn memorojn al Rustichello de Pisa.

En la 15-a jarcento, la palaco iĝis hejmo de la Banko de Sankta Georgo.

Fonto redakti

  • Giuseppe Felloni kaj Guido Laura, Genova e la storia della finanza: una serie di primati? 9a de Novembro 2004, ISBN 88-87822-16-6

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 44° 24′ 32″ Nordo 8° 55′ 44″ Oriento / 44.409 °N, 8.929 °O / 44.409; 8.929 (mapo)