Panaĝio
Panaĝio aŭskulti estas marhavena urbo, ĉefurbo en la barata (hinda) subŝtato Goao, samtempe distrikta sidejo. Panaĝio estis elektita kiel unu el cent barataj urboj por esti inteligenta urbo.
Panaĝio | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • administra teritoria unuo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 403001 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 017 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 112 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 15° 29′ N, 73° 50′ O (mapo)15.4873.83Koordinatoj: 15° 29′ N, 73° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC + 05:30 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Panaji [+] | |||||
Etimologio
redaktiLa portugala loknomo estas Pangim. Ĝi estis renomita "Nova Goao", kiam ĝi oficiale anstataŭigis la urbon de Goao (nun Malnova Goao), kiel la ĉefurbo de Portugala Hindio. La moderna vorto Panaji estas derivita de la vortoj panjani kaj khali, kiuj signifas boaton kaj rivereton sanskrite. Laŭ legendo ĝi estis menciita en 1054 kiel "Panjanakhani".
Demografio
redaktiEn 2011 Panaĝio havis populacion de 40 017 kun legopovo 91%.
Geografio
redaktiPanaĝio kuŝas sur riverbordo, ankaŭ laŭ la marbordo en meza alteco de 7 m. Belagavi troviĝas 84, Mumbajo 402, tutlanda ĉefurbo Delhio 1503, Kolkato 1719 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa loko jam antaŭ la kolonia erao estis signifa havenurbo. Portugaloj alvenis en 1510 kaj ili establis kolonion kun la menciita Olda Goao. En 1759 granda epidemio okazis, tial la kolonia sidejo estis metita al la marbordo, kie nuntempe Panaĝio kuŝas. La baroka kirko konstruiĝis en 1619. La kolonia sidejo estis deklarita ĉefurbo de Portugala Hindio en 1843, sed en 1961 Barato okupis tiun kolonion kaj unuigis ĝin kun Barato.
Edukado
redaktiSola universitato de Goao situas en la periferio de Panaĝio, kie funkcias ankoraŭ kelkaj altlernejoj kaj instituto.
Religioj
redaktiPanaĝio konsistas el tri gravaj religioj, kie hinduismo estas la plimulto (64%), poste kristanismo (26,5%), kaj islamanoj (preskaŭ 9%).
Trafiko
redaktiLa plej proksima fervojo trafikas preter Olda Goao, sed la necesaj vojoj ligas la urbon kun la najbareco. Signifa ponto helpas la trafikon tra la rivero. La plej proksima flughaveno troviĝas 30 kilometrojn for.
Klimato
redaktiPanaĝio havas tropikan musonklimaton laŭ la klimata klasifiko de Köppen (Am). La ĉiujara meza pluvokvanto estas 2984 mm, tre ofte pluvas inter junio-oktobro, sed inter decembro-marto apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27,5 °C kaj varias inter 23-32 °C.
Vidindaĵoj
redakti- la centra parko estas konata kiel “pulmo” de la urbo, kreita en 1870
- pluraj preĝejoj
- muzeo
- sep kilometrojn longa promenejo
- birdorezervejo
- strandoj laŭ Araba Maro
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans