Panabo
Panabo - tagaloge Lungsod ng Panabo - estas kvaraklasa urbego en la respubliko Filipinoj. Ĝi situas sur la insulo Mindanao, en la Davaa Regiono kaj en la provinco Norda Davao. Panabo apartenas al urbaro de Davao. La loknomo originis de la frazo "pana-sa-boboy," kiu signifas "arko kaj sago" (ĉasilo de la originaj loĝantoj).
Panabo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
provinca urbo urbego ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Davaa regiono | ||
Provinco | ![]() | ||
Poŝtkodo | 8105 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 230 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 833 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo)7.3125.68333333333Koordinatoj: 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 74 m [+] | ||
Areo | 251,23 km² (25 123 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Geografio
redaktiPanabo situas sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo [1]. Tagum troviĝas 21, la regiona ĉefurbo Davao 30, la nacia ĉefurbo Manilo 958, Kvezono 962 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiOrigine loĝis en tiu loko indiĝenoj, kiuj ĉasadis. La hispanoj fondis komercan komunumon sub nomo Taboan. La loko apartenis al Tagum (tiutempe Magugpo). Panabo memstariĝis en 1949. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Panabo estis kreita komponenta urbo en 2001 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.
Ekonomio
redaktiPanabo estas agroindustria areo. La ĉefa produktaĵo estas bananoj. Onidire tie estas la plej granda bananplantejo de la mondo.
Eduko
redaktiEn Panabo universitatoj, kampusoj, altlernejoj, kolegioj donas eblecon por studi.
Trafiko
redaktiLa haveno akceptas kargoŝipojn, la haveninstalaĵoj estas privataj posedaĵoj. Al Panabo kuras 3 signifaj aŭtovojoj, inter ili la plej gravaj al Tagum kaj Davao.
Klimato
redaktiPanabo situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas 1297 mm.
-
Ĉefvojo
-
Haveno