Paolo Cortesi (1465-1510) estis itala humanisto, verkisto, kaj episkopo de Urbino. Post 1481 li igis karieron kiel verkisto en la Papa Kurio kaj inter 1498 kaj 1503 li okupis la postenon kiel apostola sekretario, kiel sukcedanto de Bartolomeo Sacchi kaj apostola protonotario de Aleksandro la 6-a, Pio la 3-a kaj Julio la 2-a.[1]

Paulus Cortesius
(1471-1510)
"De hominibus doctis dialogus", verko de Paolo Cortesi (1465-1510), eldonita de Bernardum Paperinium, 1735.
"De hominibus doctis dialogus", verko de Paolo Cortesi (1465-1510), eldonita de Bernardum Paperinium, 1735.
Persona informo
Naskiĝo 1465
en Romo, Italio
Morto 1510
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krom sia kariero en la "Roma Kurio" li lasis verkon pri diskuto kiun li havis kun Poliziano. Li apartenis al la artisma medio de la papo Julio la 2-a. Dum sia restado tie, li konatiĝis kun la kortega florenca kulturo, estis aprezita de la Mediĉa Familio kaj ĝuis iom da prestiĝo. Lia "Libro pri la Sentencoj" (Liber Sententiarum), eldonita en 1504, estis teologia verko pri la kristana doktrino al kiu li aldonis komenton al la tekstoj de Petro Lombarda (Libri quattuor sententiarum).

Biografio redakti

Paŭlo Kortezo estis filo de Antono, direktoro de la kolegio de la papaj verkistoj pri buleoj, enciklikoj kaj apostolaj leteroj. Lia patrino nomiĝis Aldobrandina degli Aldobrandini kaj li havis tri gefratojn, nome, Aleksandro, Latancio kaj Katerina. Li estis edukita en Florenco kaj Romo. Lia domo en Romo estis rondo da beletraj diskutoj.

En tiu renkontiĝoj, Paŭlo Kortezo, kune kun sia frato Aleksandro, kunigis sian amikaron kaj plenumis recitaĵojn de regionaj poezioj kaj muzikajn prezentadojn. Krom lia kunhumanistoj kaj partoprenantoj de la kurio, li korespondis kun kardinaloj, aliaj prelatoj kaj sekularaj regantoj. En 1503, li lasis sian karieron kiel papa protonotario kaj retiriĝis al sia loĝejo apud San Gimignano, kie li mortis.

La lastaj jaroj de sia vivo estis dediĉitaj al verkado de lia libro "De cardinalatu", publikigita post lia morto.[2] Ĉi-verko estas ofte vidata kiel antaŭanto de la "Libro pri la Kortegano", verkita de Baldassare Castiglione.

 
Libri sententiarum, verko eldonita de Paŭlo Kortezo, en 1513, kun prefaco de Konrad Peutinger kaj Beatus Rhenanus.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti