Păpăuți
(Alidirektita el Papolc)
Păpăuți [pepeucj] (hungare: Papolc) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivereto Păpăuți sude de Covasna. Administre ĝi apartenas al la komunumo Zagon.
Păpăuți | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Covasna | |
Alinome | Papolc (hungare) | |
Komunumo | Zagon | |
Iama hungara departemento | Háromszék | |
Situo | 45° 47′ N, 26° 9′ O (mapo)45.78944444444426.144722222222Koordinatoj: 45° 47′ N, 26° 9′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 578 m | |
Poŝtkodo | 527186 | |
Loĝantaro | 1.302 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 65039 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 4 377 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1 321 (51 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1567. Ĝi estis sikula vilaĝo en Triseĝoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Háromszék). El ĝia areo memstrariĝis Comandău.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personojRedakti
- Samu Barabás (Papolc, 14-a de novembro 1855 – 18-a de novembro 1940), historiisto, bibliotekisto, arkivisto, ano de Hungara Scienca Akademio
- Albert Imre (1920-1994), fizikisto, fotisto.
- Sándor Kiss (1809-1849), kolonelo
- Kálmán Reinitz J. (Papolc, 28-a de oktobro 1919 – 28-a de decembro 1972, Sfântu Gheorghe) – poeto, prozisto
- János Sóváry (1895–1966), skulptisto
- György Szabó (1808–1870), kolegiinstruisto, direktoro de la kolegio de Orăștie