La ParáPará-Rivero ( portugale : Rio Pará ) estas la suda branĉo de la elfluejo de la Amazono. Ĝi fluas ĉirkaŭ la okcidento kaj la sudo de Marajó-Insulo. La Pará ricevas iom da akvo de la ĉefa Amazono, tamen multe da sia akvovolumeno devenas de la Tocantins-Rivero, fluante ekde la sudo. La ĉefurbo de la subŝtato Parao, Belemo, situas je la suda riverbordo de la Pará. Tiu ĉi proksimume longas 200 kilometrojn.

Pará (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 200 km
Fluo
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj Parao
vdr
Bildo de la Pará-Rivero en Brazilo.

Malgraŭ la nomo, la Pará fakte ne estas rivero, sed speco de natura kanalo (portugale : paraná) de la Amazono.

Vidu ankaŭ redakti