Parko Hohenrode estas 10 hektarojn granda ĝardeno en Nordhausen, Germanujo.[1]

parko de Hohenrode
vilao Kneiff (2021)
enparka gvattureto

Historio redakti

Temis iam pri agro suden dekliviĝanta. Ĝin uzis de la 1830-aj jaroj la familio Kneiff por ŝnapsfarado kaj bestobredado. Rande estiĝis aleoj de fagoj kaj fruktarboj.

La starigon de parko komisiis en 1874 Carl Kneiff, kiu en sia tabakfirmao Kneiff-Tabak estis lukrinta sufiĉe da monoj por tiu ĉi projekto. Planojn faru Heinrich Siesmayer kiu famiĝis per la kreo de la palmĝardeno Frankfurto. En 1902 heredis Fritz Kneiff, kiu ankaŭ membris ĉe Germana Dendrologia Societo kaj decidis pligrandigi la patran koncepton. Li konvinkis la pejzaĝarĥitekton Philipp Siesmayer kunengaĝiĝi. Ambaŭ parkopartoj fine unuiĝis per ponteto.

Amikara societo akiris en 2009 la areon kun ĉiuj konstruaĵoj; komence helpis mone ankaŭ la magistrato.[2] Poste iĝis parkambasadorino la aktorino Susanne Bormann.[3] Ekde majo 2013 patronas la tuton la Fakaltlernejo de Nordhausen.[4]

Arboj kaj konstruaĵoj redakti

Jam Carl kaj Fritz Kneiff intencis hejmigi maloftajn arbojn enparke. Listoj ĉi-prie daŭre aktualiĝis. Ene troviĝas eĉ honoritaj arboj.[5]

Ĉefkonstruaĵo enparka estas vilao planita de Ludwig Bohnstedt. La plano orientiĝis pri italaj vilaoj de renesanco. Malgraŭ ŝtatigo fare de komunistoj la vilao restis ĝis 2010 en privata posedo. De 1954 ĝis 1990 ene estas internejo de porinstruista pluklerigado. Restaŭradoj komenciĝis en 2010. Apudvilae troviĝas domo de la droŝkisto[6] ĝardenpavilono kaj forcejo. Gvattureto, estante nuntempe ĉe la nordorienta parkenirejo, estiĝis ĉ. 1350 en la kadro de la konstruo de la urba ĉirkaŭfortikaĵo; iam ekzistis ses gvatturetoj.

Literaturo redakti

  • Barbara Vogt: Park Hohenrode Nordhausen. Wissenschaftlicher Verein - Förderverein der Fachhochschule Nordhausen e.V. (eld.), Nordhausen 2001, ISBN 3-00-008713-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Christiane Rossner: Kein Zimmer mit Aussicht - Die Villa Kneiff in Nordhausens Park Hohenrode braucht Hilfe. Ĉe: Deutsche Stiftung Denkmalschutz (eld.): monumente - Magazin für Denkmalkultur in Deutschland. 23. Jhg., Heft 4, Bonn 2013, ISSN 0941-7125, p. 21–22.
  2. "Antrag der Bürgerstiftung Park Hohenrode e.V.: Finanzielle Starthilfe."
  3. intervjuo kun Bormann - ĉe Stimme.de
  4. "Die FH Nordhausen geht Patenschaft mit dem Park Hohenrode ein." Arkivigite je 2016-05-19 per la retarkivo Wayback Machine - TA. 8.5.2013
  5. listo de honoritaj arboj
  6. Kreis tiun ĉi domon, kiu servis kiel loĝejo por la servistaro, remizo kaj lavejo, Ludwig Bohnstedt en 1874/75.
51.51609110.789725