Parko Rizal

historia urba parko ern Manilo
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 jul. 2024.

La parko Lunetaparko Rizal[1] (filipine Liwasang LunetaLiwasang Rizal), ankaŭ konata simple kiel Luneta, estas historia urba parko situanta en kvartalo Ermita de Manilo. Ĝi estas konsiderita unu el la plej grandaj urbaj parkoj en la Filipinoj, kovrante areon de 58 hektaroj. La loko sur kie la parko estas situanta estis origine konata kiel Bagumbayan dum la hispana kolonia periodo. Ĝi estas najbara al la historia Murita Urbo Intramuros.

Parko Luneta aŭ Parko Rizal
la monumento pri José Rizal en la parko
la monumento pri José Rizal en la parko
la monumento pri José Rizal en la parko
parko
Situo
Geografia situo 14° 34′ 54″ N, 120° 58′ 36″ O (mapo)14.581667120.976694Koordinatoj: 14° 34′ 54″ N, 120° 58′ 36″ O (mapo)
Map
Parko Luneta aŭ Parko Rizal
Lando(j)  Filipinoj
Urbo Manilo
Urboparto kvartalo Ermita
Geografio
Areo 58 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1820
vdr
la parko en 2022, vidata de la kontroversa turdomo Torre de Manila

Situanta sur la orienta bordo de la Manila golfo, la parko ludas signifan rolon en formado de la historio de Filipinio. La ekzekuto de filipina patrioto José Rizal la 30-an de decembro 1896 en la sama areo ventigis la flamojn de la Filipina Revolucio de 1896 kontraŭ la Regno de Hispanio. La parko estis oficiale nomita en lia honoro, kaj la monumento pri li funkcias kiel la simbola fokuso de la parko. La Filipina sendependeco de Usono anonciĝis ĉi tie la 4-an de julio 1946, same kiel poste politikaj manifestacioj, inkluzive de tiuj de Ferdinand Marcos kaj Corazon Aquino, ĉi-lasta kulminis per la popola revolucio de 1986. Ankaŭ la tielnomata Marŝo de miliono da homoj de aŭgusto 2013 disvolviĝis ĉefe tie.


  1. parkaj informoj en la nacia komitato pri parka evoluo (angle)