Pasado de Merkuro elde Marso

Pasado de Merkuro vidita elde Marso okazas, kiam Merkuro pasas ekzakte inter Suno kaj Marso. Dum la pasado, Merkuro aperus, por hipoteza marsa observanto, kiel nigra punkto trairanta la sunan diskon. Tiu pasado de Mekuro elde Marso estas nevidebla elde Tero (la malheliĝo de la suna lumo sur Marso estas nemezurebla).

Ofteco redakti

La pasadoj de Merkuo viditaj elde Marso estas multe pli oftaj ol tiuj viditaj elde Tero; ili okazas po grupoj de unu (malofte), du aŭ tri fojoj en ĉiuj jardekoj, kun intertempo de pli malpli unu jaro.

La sinoda periodo de Merkuro kun Marso estas 100,888 tagoj kaj la kliniteco de la orbito de Merkuro sur tiu de Marso estas 5,16°, kontraŭ 7° rilate al la orbito de Tero (ekliptiko).

Ĝis nun, neniu vidis pasadon de Merkuro elde Marso, la esploradaj robotoj Spirit kaj Opportunity teorie estus povintaj observi la pasadon de la 12-a de januaro 2005, sed iliaj kameraoj ne havas sufiĉan bildan distingkapablon; la angula diametro de Merkuro vidata elde Marso estas nur 6,1 arksekundoj.

Datoj redakti

Estintaj kaj estontaj pasadoj de Merkuro vidataj elde Marso[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti