Patara (greke Πάταρα, sub ptolemea regado nomata ankaŭ Arsinoë ; heth . Patara [1] ) estis antikva urbo ĉe la mediteranea marbordo de Likio en la nuna Turkio . Ĝi situas proksime al la enfluejo de la antikva rivero Xanthos, nuntempe nomata Eşen Çayı, proksime de Gelemiş en la distrikto Kaş de la provinco Antalya .

Patara
greke Πάταρα, latine Patara
antikva urbo • arkeologia lokoruino
Restaĵoj de la granda teatro de Patara
Ŝtato Turkio Turkio
Ŝtato Malgrand-Azio
Koordinatoj 36° 15′ 37″ N 29° 18′ 51″ O / 36.26028 °N, 29.31417 °O / 36.26028; 29.31417 (mapo)
Fondo 700 antaŭ Kristo
 - malapero 15-a jarcento
Malkovrinto Grafo de Choiseul-Gouffier
 - dato 1776
Situo enkadre de Turkio
Situo enkadre de Turkio
Situo enkadre de Turkio
Situo rilate al Grekio
Situo rilate al Grekio
Situo rilate al Grekio
Vikimedia Komunejo: Patara
Retpaĝo: pataraexcavations.org
Drakmo de Patara kun liro, farita 167–110 a.K.

Graveco redakti

Patara estis unu el la plej gravaj urboj en Likio kaj la plej grava haveno en ĉi tiu regiono. Sub la nomo Pttara, la urbo probable estis fondita de likioj, eĉ se posta greka tradicio atribuas la fondon al Pataros, filo de Apolono . [2] Apollon Patroos havis kulton kun orakolo en Patara. Patara ankaŭ stampis sian portreton sur moneroj en la helena civilizo.

 
Romia teatro en Patara

Historio redakti

Malgrandaj trovaĵoj pruvas prahistorian setlejon de la posta Patara jam en la tempo de la ĥalkolitiko kaj la frua bronzepoko . Ĝi esence limiĝis al la Tepecik, la monteto nordoriente de la interna haveno. Arkitekturaj restaĵoj sur la Tepecik devenas de la 7-a Jarcento a.K. [3]

Ekde la tempo de Aleksandro la Granda, Patara apartenis al la influkampo de la helenismaj imperioj kaj estis grava mararmea bazo en la Diadoĥaj Militoj. Ptolemeo la 2-a provizore renomis ĝin Arsinoe.

Artemidoros rangigis la urbon inter la ses plej gravaj urboj de la Lika Ligo . [4] En romiaj tempoj Patara prenis gvidan pozicion en Likio. Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco Likio kaj sidejo de la guberniestro de la provinco Likio kaj Panfilio .

La apostolo Paŭlo restis dum sia tria misia vojaĝo (53–58 p.K.) en Patara. Laŭ la historio de Apostoloj, li venis de Rodiso per ŝipo al Patara, kie li daŭrigis sian vojaĝon al Fenicio sur alia ŝipo. [5]

Laŭ tradicio en la 3-a jarcento p.K. la estonta episkopo Nikolao de Mira naskiĝis en Patara. Dum la lasta persekuto kontraŭ kristanoj, la provinca guberniestro en 312 p.K. ordonis, ke la episkopo Methodios de Olympos estu ekzekutita en Patara. [6]

Pro la kontinua sabla aluviado de la proksima, rapide fluanta rivero Xanthos kaj la formado de ŝanĝiĝantaj dunoj la haveno Patara malrapide forfalis ekde antikvaj tempoj. Ĝi estis definitive forlasita en la mezepoko. Patara estis menciita lastfoje en 1478, kiam Cem Sultan renkontis ĉi tie rodiajn kavalirojn.

Referencoj redakti

  1. Max Gander: Die geographischen Beziehungen der Lukka-Länder. In: Texte der Hethiter. Heft 27, 2010, ISBN 978-3-8253-5809-9, S. 6.
  2. Stephanos von Byzanz s.v. Πάταρα (= BNJ 1 F256 Hekataios von Milet).
  3. Nevzat Çevik, Şevket Aktaş. (2016) Die urbanistische Entwicklung der Stadt: ein Überblick, Patara – Lykiens Tor zur römischen Welt. München: Philipp von Zabern, p. 16–23. ISBN 978-3-8053-5034-1.
  4. Strab. 14,3,3.
  5. Apg 21,1–3.
  6. Klaus Zimmermann. (2016) Geburtsort des Heiligen Nikolaus. Patara in der Spätantike, Patara – Lykiens Tor zur römischen Welt. München: Philipp von Zabern, p. 126–131. ISBN 978-3-8053-5034-1.