Metodo el Olimpo (250 ĉirkaŭ – Kalkido 311) estis episkopo de Olimpio kaj Filipio kaj estas venerita kiel martiro ĉe la Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj: lia memoro estas celebrata la 20-an de junio kaj plie katalogebla inter la Patroj de la Eklezio eĉ se inter la malpli gravaj.

PATROJ KAJ DOKTOROJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
Metodo el Olimpio
Martiriĝo de Metodo el Olimpio.
nomo = Sankta Metodo el Olimpio
nacio = Romia imperio (Grekio)
notoj = Episkopo, martiro kaj verkisto
jarnaskiĝo = 250 ĉirkaŭ' en Kalkido en Eŭbeo aŭ en Likio
jarmorto = 311
kulto = Ĉe la katolika kaj ortodoksa eklezioj
memordato = 20-a de junio
precipa verko = Symposium virginum
apartaĵo = proklamita Patro de la Eklezio

Biografio redakti

Pri Metodo el Olimpio oni konas malmultajn biografiajn datenojn ĉar eĉ Eŭsebio de Cezareo lin ne mencias en sia verko Prieklezia historio kaj la nuraj informoj pri li eltireblas el la verko De viris illustribus (Pri famaj homoj) de Sankta Hieronimo, laŭ kiu Metodo naskiĝis en Likio kaj mortis mortirigita dum la lasta persekuto de la Romia Imperio kontraŭ kristanoj, eble epoke de Diokleciano aŭ de liaj subregantoj, ĉirkaŭ la 311. Laŭ Hieronimo, Metodo havis filozofian kulturon tre ampleksan, fakte li estis grava teologo kaj verskito tre fekunda. Li okupas gravan postenon en la historio de la teologia literaturo ĉar en siaj verkoj li sukcese batalis la herezajn tezojn de Origeno. Aparte, li atakis la origenan doktrinon rilate la korpon de la resurektinto: laŭ Origeno, tiu resurektita ne estos la sama de la individua vivo. Li kontraŭis ankaŭ la alian doktrinon, (odore platonaj), asertantan la antaŭekziston de la animo kiu poste eniros korpon; kaj fine decide oponis la teorion (ankoraŭ origenan) de la eterneco de la mondo. Tamen, certas ke Metodo havis grandan admiron kaj respekton por Origeno substrekante lian grandan meriton en la kampo de la katolika teologio.

Kiel Origeno, ankaŭ Metodo estis grave influita de la filozofio de Platono, kaj allasis grandan gravecon al la alegorian interpreton pri la Biblio.

Verkoj redakti

  • Posedataj:
  • De libero arbitrio
  • De resurrectione
  • Symposium decem virginorum
  • Perditaj aŭ posedataj fragmente:
  • Contra Porfirium (perdita)
  • “Xenon (dialogo kontraŭ la origena tezo de la materio nekreita)
  • Pri Simeono kaj Anna” (Komento pri la ĉ. 2 de Luko)
  • Pri martiroj
  • Komento pri la libro de Ijob.

La profetaĵoj de Sankta Metodo redakti

La profetaĵoj al li tribuitaj, kiuj estas la plej antikvaj inter la post-bobliaj, laŭ esploristoj reale estis verkitaj en la 7-a jarcento de aŭtoro kiu uzis lian nomon kiel pseŭdonimon. La manuskripto en kiu estas kolektitaj tiaj profetaĵoj, la Monumenta Patrum Orthodoxographa, estis malkovrita ĉirkaŭ 1000 jarojn post la morto de Metodo. Jen iuj pasaĵoj de tiu manuskripto:

  • Alvenos la tago en kiuj la malamikoj de Kristo fieros pri la konkero de la tuta mondo. Ili diros: "Nun la kristanoj ne povas forfuĝi el ni!" Sed la Granda Reĝo leviĝos por reĵeti la malamikojn de Dio. Li ilin venkos, estos koncedita al la tuta mondo pacon kaj la Eklezio estos liberigita el ŝiaj penoj.

Sed aliaj profetaĵoj admonas pri la kontraŭo:

  • En la lasta periodo la kristana popolo ne kapablos ŝati la grandajn donaĉojn de Dio kiujn la Granda Reĝo sendis... Ili estos multe maldankemaj kaj daŭrigos konduti peke, orgojle, vante, malĉaste, frivole, malavare kaj tutemalvirte... Multaj homoj dubos pri la kredo katolika kaj... estos la venko de Satano.

La du profetaĵoj ne estus kontraŭdiraj ĉar la unua antaŭvidas la triumfon de la eklezio kaj la longan peridodn de paco ktp, duma la dua anoncas ke post tiu periodo malpliiĝos la fidon mem de kristanoj.

Symposium decem virginum redakti

La Symposium konsideriĝas precipa verko de Metodo el Olimpio, kaj havas dialogan formon. En la verko, dek virgulinoj intervenas sinsekve en la temo de la virgeco: preskaŭ tuta la dua pritrakto de la unua ĉpitro, enbuŝigita al la virgulino Teofila, koncernas la bonon de la fekundeco kaj de la generado. En la dua ĉapitro, la fekundeco de la homa paro estas kontemplata kia instrumento de la konstanta fekundigo de Dio: la Kreinto daŭrigas senĉese modli la homon. Mezen de tiu vizio tiom pozitiva, alvalas la obĵeto pri la gefiloj koncipitaj ekstere de la geedzaj rilatoj, gefiloj kiuj ofte, laŭ tiutempa kulturo, estis abortitaj aŭ delasitaj. La aŭtoro estas tute sekura en la distingo de la kondamno de adulta rilato kaj la sorto rezervita al tiuj etaj senkulpuloj ĉiukaze koncipitaj per interveno de Dio Kreanto: [...] la naturo ne povintus plenumi tiun grandan efikon en tiom mallonga tempo sen la dia interveno. Kiu kombinis la fragilan substancon de la ostoj? Kiu kunigis la membrojn al muskoloj por ke ili streĉu kaj malstreĉu fleksigante laŭ la artiko? Kaj kiu dio fermentigis la sukon ĝin impregnante per la sango kaj eltiris la molaĉan karnon el la tero, se ne la perfekta artisto, kiu kreinte sian racian imagon en la vivantaj estuloj, kiuj estas ni, modlas en la patrina sino, startante de malmultaj kaj humidak gutoj de semo? Kiu estas tiu kiu zorgas por ke la feto ne estu sufokita de la humoroj kaj de strikta medio en kiu ĝi estas enfermita? Kiu, post la akuŝo kaj la eliro al la lumo, liveras grandon, belon kaj vigoron al tio kio estas eta kaj febla, se ne ĝuste tiu perfekta artisto, kiel jam dirite, nome Dio kiu per sia creinta potenco aktualigas siajn celojn ilin modlante laŭfizionomie de Kristo? (Symposium, II, 2)... Kaj konkludas ke tiuj kiuj naskiĝas, mslgrsŭ frito de adolto, estas donitaj al la anĝeloj gardantaj.

Matodo, en tiu sama verko, same kiel aliaj Patroj ( oni vidu ĉe Sankta Aŭgusteno de Hipono) muntas la problemon por ke ebliĝu pravigi iujn sekskondutojn en la bibliaj patriarkoj, kiel ekzemple la poligamion, kaj respondas ke tio estis disponigita laŭ la dia volo por pliantaŭenirigi la historion de Izraelo, kaj do de la tieldirita dia savplano de la posta kristanismo. Nehazarde - laŭ Metodo kaj aliaj Patroj - evangeliistoj Mateo kaj Luko komencas siajn respektivajn rakontojn per la anamnezo de la sangaj linioj el kiu Maria kaj Jozefo, ŝajna patro de Jesuo, estis la lastaj posteuloj, tion akorde kun la profetaĵo de Jesaja, laŭ kiu la Mesio estus ido de la domo de reĝo Davido. Do tiu speco de permeso en la seksa konduto al la judaj Patriarkoj respektis specifan skemon teleologian (krom teologian]] kiu konsideras ankaŭ la riskon ke kompletaj familio povis malaperi en tiuj apartaj familioj, lokoj kaj eventoj: oni pensu, ekzemple, al la epoko antaŭ kaj post-diluva. Tio ne nur kohere kun la juda fundamenta principo laŭ kiu oni devas antaŭmeti la vivon fronte al la morto, sen tamen neglekti la unuajn kaj nerompeblajn fundamentojn de la Torao; oni vidu, ekzemple, la liston de kondamnoj de ĉiu tipo de incesto, krom la ikonografian kondamnon eltiritan el la fama epizodo de Lot kaj ties koruptiĝintaj filinoj.

Eldonoj de la tekstoj de la verkoj de Sankta Metodo redakti

  • Patrologio greka de Migne, vol. 18 p. 28-220 (la bankedo de la virgulinoj), p. 240-265 (Pri la libera volo), p. 265-329 (Pri la resurekto), p. 332-344 (Xénon), p. 345 (Kontraŭ Porfirio kaj pri la martiroj), p. 347-382 (Pri Simeono kaj Anaa), p. 404-408 (Komento pri la libro de Jjobo).

Bibliografio redakti

  • Benedetta Zorzi, Castità e generazione nel bello: l'eros nel "Simposio" di Metodio d'Olimpo
  • Emanuela Prinzivalli, Desiderio di generazione e generazione del desiderio. Metodio di Olimpo e le polemiche sull'eros fra III e IV secolo, in L'eros difficile. Amore e sessualità nell'antico Cristianesimo, 1998
  • Yves Dupont, Catholic Prophecy, Tan Books
  • germane G. N. Bonwetsch, Die Theologie von Methodius, Berlin, 1903.
  • angle L. G. Patterson, Methodius of Olympus: Divine Sovereignty, Human Freedom, and Life in Christ, Washington, 1997

Eksteraj ligiloj redakti