Enkratismo estas morala doktrino matrice kristana kaj fone asketa, eble influe setana, kiu disvastiĝis precipe en Gaŭlujoj kaj Hispanio, sed ankaŭ en Anatolio dum la 2-a, 3-a kaj 4-a jarcentoj

La termino devenas el la antikva greka enkràteia, kutime tradukita per “sindeteno”; reale la signifo reirigas al “regado de si mem” en la nocio jam indikita de Sokrato, kaj referencas al la kapablo de la individuo dominadi la instinkojn kaj pasiojn, cele de etika perfektiĝo de la persono. La enkratuloj ("personoj kiuj praktikas la sindetenon") estis nomataj de Ireneo de Liono egkrateîs kaj de Klemento de Aleksandrio kaj Hipolito el Romo ’egkratetai.

Enkratismo konturiĝas preskaŭ ekde tuj kiel sinonimo de rigora kaj humiliga sindeteno, kunfluante en la filozofian-religian koncepton de manikeismo. Startinte el la gnostika principo kiu identigas la materion kun la malbono , enkratismo atribuis karakterizon forte pekan al diversaj aspektoj de la ĉiutaga vivo kiel al geedziĝa kuniĝo, al konsumo de viando kaj vino ĝispunkte ke Taciano, greklingva apologiulo de la 2-a jarcento kaj pinta epigono de enkratismo, aŭdacis anstataŭi la vinon necesan por la mescelebro per akvo, kaj kondamni la materian bonstaton kiam ĝi superas la striktan bezonon: enkratuloj rigore rifuzis ĉiuspecan elmontron de riĉeco kaj sugestis, fakte, rigidan paŭperismon.

En la 4-a jarcento enkratismo spertis novan floradon danke al Eŭstako, asketulo de Kapadokio kaj al ties disĉiploj, en la urbo Sebasto (hodiaŭ Sivas). Lia doktrino estis energie kontraŭbatalata de sankta Anfilokio episkopo de la diocezo de Ikonio kaj kontraŭulo de ĉiu sekteca deviacio, kaj poste definitive kondamnita en la sinodo de Sido de Panfilio, en 390, epoke de la papado de Siricio.

Historio redakti

La sindeteno, centrita precipe sur la seksa deteniĝemo, kuntrenis ankaŭ la abstinon el iuj nutraj substancoj. Tiu abstina konduto, pro tio ke oni opiniis ke iuj nutraĵoj estus intrinseke malbonaj, estas multe pli antikva ol kristanismo: kaj la pitagora skolo, kaj la esenoj, kaj hindia asketismo jam antaŭe montris tiun tendencon, kaj Klemento de Aleksandrio citas ĝuste hindiajn asketulojn kiel “antaŭulojn de enkratuloj [1]

La unuaj spuroj de tiu kristana fluo indikata per tiu nomo troviĝas en Ireneo de Liono, kiu kunligas ĝian originon al Simono la magiisto kaj Markiono. Laŭ Ireneo, la enkratuloj, rifuzante la geedziĝon, implicite akuzis la Kreinton kiu kreis kaj la viron kaj la virinon; rifuzante ĉiujn viandojn, kiuj ili taksis toksaj, ili estas maldankemaj al Tiu Kiu kreis ĉiujn aĵojn. "Kaj nun, daŭrigis Ireneo, ili negas la savon de la unua homo (Adamo): opinio kiun ĵuse enokulis Taciano, disĉiplo de Justino martiro (ĉirkaŭ 172). Tiu, ĝis kiam li estis kun Justino, ne allasis signojn de apostateco, sed, post lia martiriĝo, li forlasis la Eklezion kaj, kiel Valentinanoj, komencis fabelumi pri Eonoj nevideblaj, kaj, kiel Markiono kaj Saturnino (=Simono la magiisto), deklaris la geedziĝon koruptaĵo kaj fornikaĵo. Sed li igis la rifuzon de savo por Adamo sia ĉevalo preferata.”

Pri tiu sekto parolas Klemento de Aleksandrio en Paidagogos, II, II, 33; Stromateis, I, XV; VII, XVII.[2]

Hipolito el Romo aludas al ili ilin difinante “pli cimoj ol kristanoj” [3]

Post kelke da tempo tiu sekto ricevis novan vivigan limfon per eniro de certa Severo. [4] Post tio la enkratuloj koniĝis per “severanoj”. Tiuj enkratuloj akceptis la dian leĝon, la profetojn kaj la ]]Evangelio]]jn, sed rifuzis la Agojn de la Apostoloj kaj malbenis Paŭlon de Tarso kaj ties epistolojn. Laŭ la raporto de Epifanio de Salamis, ili apartenis pli al la skoloj gnostikaj ol al tiuj kun judigaj tendencoj.

En sia malamo al geedziĝo, ili deklaris la virinon faritaĵo de Satano, kaj, en sia malamo por la morale toksaj nutraĵoj, difinis la vinon gutoj de la veneno de la granda Serpento [5].

La edikto de 382, Teodozio la 1-a morte sonis por tiuj kiuj sin manifestis enkratuloj, kaj ordonis al magister officiorum (oficulo de oficuloj) Floro serĉi tiujn herezulojn manikeajn. Historiisto Sozomeno parolas pri enkratulo kiu submetiĝis al turmentoj dum la kontraŭkristana persekuto de imperiestro Juliano la Apostato kaj pretis forĵuri sian enkratismon kaj ekadheri al la Katolika Eklezio dum la persekuto enstalita per la Teodoziaj dekretoj. [6]Makario la Granda rakontas pri certa Dositeo kiu kompilis oklibran verkon defende de Enkratuloj.

Historiistoj parolas ankaŭ pri alia enkratika sekto, tiu dirita de Apostoleculoj: ili negis la kristanecon de la geedziĝo kaj la privatan posedon. Ilia sanktaj tekstoj estis la apokrifaj Agoj de Andreo kaj la Agoj de Tomaso.

Ili ĉiuj malaperis kiel aŭtonoma sekto ĉe la duono de la 4-a jarcento, probable absorbitaj de manikeoj.

Doktrino redakti

La enkratuloj konfesis ke Satano estus filo de Iadalbaoth, la demiurgo kreinto de la mondo. Ili konfesis ke la tento de Adamo kaj Evo ne okazis pere de la pomo, sed pere de vinberaro, kreita ĝuste de Satano. Por akceli la liberigon de la dia fajrero, kuŝanta en ĉiuj, el la korupta materio de la korpo ili abomenis viandon, geedziĝon kaj la generadon.

La centra aparta doktrinaĵo de tiu sekto konsistis ĝuste en la ekstrema deduktaĵo de la asketa idealo de la sindeteno. Ili proklamis la Agamion, la generado sen seksa kuniĝo, kaj abomenis la laŭnaturan generadon dum kulpigis la virinon pri pliiĝo de la materia korpo enprizoniganta la dian fajreron. Ŝi malpli kapablas aliri al la dia sfero ol la viro pro ties sekundara funkcio en la generado. [7]

Tiu teorio, laŭ ili, baziĝas sur pasaĵo de la Greka Evangelio de Egiptoj en kiu Salomea petis de Jesuo ĝis kiam la morto regos en la mondo, ricevante kiel respondon: Ĝis kiam vi virinoj daŭrigos generi.[8]En tiu kunteksto, la ago de la Elaĉetinto fokusiĝas en la detruo de la agado de la virinoj, inter kiuj estis pli malŝatataj tiuj kiuj ne sukcesis sindeteni el la seksa plezuro kaj generis gefilojn. Ĉi-kaze estis superekzaltita la virgeco, kiun ili hastis similigi al tiu proponita de la Elaĉetinto.

La enkratika dualismo, do, ne oponis du diaĵojn konstante batalantajn unu kontraŭ la alia, sed du malsamajn reĝimojn, unu karakterizita per la malobeo de la unua homo kiu komencigis la ciklon de geedziĝo-generado-kurupto-morto. la alia karakterizita per la agado de la Elaĉetinto kiu estus restariginta la ekvilibron spiritan ene de la korpo, ĉiam materia, sed jam "templo" de spirita kaj kontempla vivo. De tiu momento, perdinte la distingon masklan-malmasklan, la animo estus spertinta la unuiĝon, perditan kiam, per la reĝimo de geedziĝo, kreiĝis tiu rompo. Fina celo de Kristo estos tiu: komprenigi al la homo ke la dia fajrero al li permesos sin liberigi el la limoj kiuj lin ligas al la materio, regno de la malsuperuloj kaj de la demonoj identigitaj kun la diaĵoj de paganismo.

Verkoj redakti

La enkratularo disvolvis vastan literaturan korpuson. La unua aŭtoro estis eble Taciano kies perdita libro “Pri la perfektiĝo laŭ la preceptoj de Nia Savinto”.[9]

Samtempulo de Taciano estis Julio Kasino, fondinto de docetismo. Tiu kompilis verkon titolitan "Pri la sindeteno kaj mormodero” kies restas nur pasaĵoj konservitaj en Stromateis, I, XXI kaj III, XIII de Klemento de Aleksandrio, en Eŭsebio de Cezareo (Praeparatio Evangelica, X, XII), kaj en Sankta Hieronimo (Ad Galates, VI, VIII).

De la ok libroj de Dositeo ni konservas nur jenan tezon: Ĉar la mondo komenciĝis per seksa rilato tiel ĝi havos finon per seksabstino”, nome per laŭenkratisma agado. Ni scias ankaŭ ke li atakis la trinkantojn de vido kaj la manĝantojn de viando.

Inter la apokrifaj verkoj originintaj en enkratikaj medioj aŭ de ili adoptitaj troviĝas: Greka Evangelio de Egiptojkiu entenis la dialogon inter Jesuo kaj Salomea, la Evangelio laŭ Filipo, la Evangelio laŭ Tomaso, la Agoj de Petro kaj aliaj Apokrifoj de la Nova Testamento kiuj subtenis la gnostikan vidpunktojn de enkratuloj

Eŭsebio[10] diras ke Musano (170210) verkis tre elegantan libron adresitan al iuj siaj fratoj kiuj akceptis la doktrinon de enkratuloj. Teodoreto el Kiro[11] rakontas ke Apolinaro de Hierapolis, ĉirkaŭ 171), verkis kontraŭ la severanaj enkratuloj.

Fine, oni supozis ke estis tiuspecaj enkratuloj kiujn Sankta Paŭlo riproĉis en 1 tim 4, 1-4.

Notoj redakti

  1. Klemento de Aleksandrio, Stromateis, I, XV.
  2. Tuta la tria parto de la libro Stromateis estas dediĉita al la malkonstruo de enkratismo aŭ malvera “sindeteno”.
  3. Hipolito, Philosophumena, VIII, XIII.
  4. Eŭsebio de Cezareo, Prieklezia historio, IV, XXIX.
  5. Epifanio, Panarion adversus omnes haereres , XIV.
  6. Sozomeno, Eklezia Historio, V, XI.
  7. Interesitoj povas konstati ke tiu doktrino eniros, preskaŭ senvarie, en la doktrinan deponejon de Bogomilismo-Katarismo-Albigensismo.
  8. Vidu la samon ankaŭ en Evangelio laŭ Tomaso [1].
  9. Tiu teksto estis citita kaj refutita de Klemento de Aleksandrio en Stromateis, III, XII.
  10. Eŭsebio, Prieklezia histotio, IV, XXI, 28.
  11. Teodoreto, Haereticarum fabularum compendium, I, XXI.

Bibliografio redakti

  • ↑Francine Culdaut, Une jeune église en débat, in Les Origines du christianisme, éd. Gallimard/Le Monde de la Bible, 2004, p 480
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti