Patrick Devedjian
Patrick Devedjian (armene Պատրիկ Դևեջյան) (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1944 en Fontainebleau, mortis la 28-an de marto 2020 en Antony) estis franca politikisto. Li estis membro de la partio Union pour un mouvement populaire (UMP). Li estis proksima konsilisto de Nicolas Sarkozy, komencante en la 1990-aj jaroj.
De 1983 ĝis 2002, li estis urbestro de Antony (Hauts-de-Seine). Li estis ministro ĉe la ĉefministro ŝarĝita pri plenumo de la relanĉa plano komencante en decembro 2008. En 2007, Devedjian fariĝis Prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de Hauts-de-Seine.
Devedjian mortis la 28-an de marto 2020 pro COVID-19, 75-jara.[1][2]
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ "Coronavirus : Patrick Devedjian, président des Hauts-de-Seine et ancien ministre, est mort du virus de Wuhan", Le Monde. Kontrolita 2020-03-29. (france)
- ↑ "Coronavirus : l'ancien ministre Patrick Devedjian est décédé", Le Parisien. Kontrolita 2020-03-29. (france)