William Paul COCKSHOTT (16a de Marto 1952) estas skota komputosciencisto, marksisma ekonomikisto kaj instruisto en la Universitato de Glasgovo.

Paul Cockshott
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1952 (1952-03-16) (72-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla
Loĝloko Glasgovo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Edinburgo
Okupo
Okupo komputosciencistoekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Li studis ekonomikon en la Universitato de Manĉestro, informadikon en la Heriot Watt Universitato de Edinburgo kaj prie li doktoriĝis en la Edinburga Universitato (1982).[1]

Li fakulis en la kampoj de bildopremadoj, 3D televido, paralelaj kompililoj kaj medicina bildigo, sed estis konata por pli ampleksa publiko pro siaj proponoj en mult-faka areo de ekonomia komputiko, ĉefe kiel kunverkisto kun ekonomikisto Allin Cottrell de la libro Towards a New Socialism (Al nova socialismo), en kiu ili forte proponas la uzadon de kibernetiko por efika kaj demokratia planado de kompleksa socialisma ekonomio.[2] [3]

Publikigitaj verkoj redakti

  • Cockshott, P. (1990). Ps-Algol Implementations: Applications in Persistent Object Oriented Programming, Ellis Horwood Ltd. (ISBN 978-0745808277)
  • Cockshott, P. (1990). A Compiler Writer's Toolbox: Interactive Compilers for PCs With Turbo Pascal, Ellis Horwood Ltd. (ISBN 978-0131737907)
  • Cockshott, P., Cottrell, A. (1993). Towards a New Socialism, Spokesman. (ISBN 978-0851245454)
  • Cockshott, P., Renfrew K. (2004). SIMD Programming Manual for Linux and Windows, Springer. (ISBN 978-1852337940)
  • Cockshott, P. (2010). Transition to 21st Century Socialism in the European Union, Lulu. (ISBN 978-1445715070)
  • Cockshott, P. (2011). Glasgow Pascal Compiler with vector extensions, Lulu. (ISBN 978-1447761563)
  • Cockshott, P., Zachariah, D. (2012). Arguments for Socialism, Lulu. (ISBN 978-1471658945)
  • Cockshott, P., Cottrell, A., Michaelson, G., Wright, I., Yakovenko, V. (2012). Classical Econophysics, Routledge. (ISBN 978-0415696463)
  • Cockshott, P., Mackenzie, L., Michaelson, G. (2015). Computation and its Limits, Oxford University Press. (ISBN 978-0198729129)
  • Cockshott, P. (2020). How the World Works: The Story of Human Labor from Prehistory to the Modern Day, Monthly Review Press. (ISBN 978-1-58367-777-3)

Notoj redakti

  1. Curriculum Vitae Alirita la 25an de Julio 2021.
  2. Allin Cottrell & W.Paul Cockshott, Towards a new socialism Arkivigite je 2018-06-27 per la retarkivo Wayback Machine (Nottingham, England: Spokesman, 1993). Alirita la 25an de Julio 2021.
  3. El tiu verko derivas la esperanta publikaĵo: Paul Cockshott kaj Allin Cottrell: Socialismo fareblas. Alternativoj el la komputilo. Kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 348 paĝoj, ISBN 978-2-36960-009-1 (= MAS-libro 114).