Paul Mieille (naskiĝis en 1859 kaj mortis en 1933) estis franca instruisto pri la angla lingvo, pacifisto kaj pioniro de Esperanto.

Paul Mieille
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1859 (1859-06-11)
en Thorame-Haute
Morto 3-an de julio 1933 (1933-07-03) (74-jaraĝa)
en Tarbes
Lingvoj Esperantoanglafranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Pascal Barthélémy Mieille
Patrino Fortunée Lucie Peyron
Frat(in)o Marie Louise Mieille
Edz(in)o Anne Marie Barnes
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • esperantisto
vdr

Mieille grave kontribuis al la interŝanĝo de leteroj inter lernantoj el diversaj landoj por lerni fremdajn lingvojn. Dum la Monda Ekspozicio en Parizo en la jaro 1900 okazis renkontiĝo inter Mieille, Martin Hartmann (instruisto de Leipzig) kaj William Thomas Stead (ĵurnalisto de Londono) pri la internacia organizado de la interŝanĝo de leteroj.

Li vivis en Tarbes inter 1890 kaj 1930 kaj estis redaktoro de la belaspekta revuo Pyrénées Océan. Revue illustrée du Sud-Ouest, kiu estis dulingva (angla, franca) kaj propagandis la turismon en la regiono.

Li instigis la skoltismon en la Pireneoj. Ekde 1932, la « Wolf-Pack » de Tarbes portis la nomon « Meute Paul Mieille ».

Verkoj redakti

  • L'espéranto : sa situation actuelle, son avenir : causerie faite à l'occasion de la fondation du Groupe espérantiste de Tarbes, le 20 juin 1903, Société espérantiste américaine, Amerika esperanta kolekto, no 1. Montréal : A.É.S., 1904
  • Les Causes profondes et l'Avenir de l'Alliance Franco-Anglaise, 1921....( 1921)
  • L'Education pacifique, Imprimeur Lescamela, rue de Gonnes, n° 10, Tarbes....
  • The Common or Auxiliary World-Language through the internationalisation of english and french in the society of nations, ‎Tarbes, 1919.
  • Pyrénées et Côte basque, guide illustré du touriste aux stations thermales, balnéaires et climatiques du Sud-Ouest de la France, Paris : Cies des chemins de fer d'Orléans et du midi (http://catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb324500293/PUBLIC Katalogo BNF)

Dokumentoj redakti

En franca brokantejo estis ofertita la libro ‎Esperantaj Prozajoj. Fabeloj, Noveloj kaj Skizoj. Contes, Nouvelles et croquis en esperanto. ‎in-8 broché. Hachette, 1902, Paris. 247p., kiun Louis de Beaufront dediĉis al Paul Mieille. La priskribo de la vendejo priskribas lin kiel professeur d'anglais, pédagogue, progressiste, pyréneiste et créateur de l'antenne tarbaise d'esperanto.

Monumento redakti

Ekzistas monumento en Tarbes en la parko Bel-Air (quartier de l'Ormeau), kiun kreis la skulptisto Henri Borde en la jaro 1936.