William Thomas Stead
William Thomas STEAD ([ˈwɪljəm ˈtɒməs stɛd]; esperantigite Ŭiljam Tomas Stid) (naskiĝis la 5-an de julio 1849 en Darlington; mortis la 15-an de aprilo 1912) estis angla esperantisto, filantropo, pacifisto kaj ĵurnalisto.
William Thomas Stead | |
---|---|
![]() William Thomas Stead | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1849 en ![]() |
Morto | 15-an de aprilo 1912 en Atlantiko, Titanic |
Mortokialo | drono |
Tombo | North Shields |
Lingvoj | Esperanto • angla lingvo |
Nacieco | anglo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Silcoates School |
Familio | |
Patro | William Stead |
Frat(in)o | Francis Herbert Stead |
Infano | Estelle W. Stead |
Okupo | |
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • esperantisto |
William Stead, krome, estis “pasia ŝatanto de spiritaj sciencoj”, publikiginte “intervjuon” kun la spirito de Gladstone, kio faris grandan bruon: li estis ankaŭ admiranto de la “kontraŭkristana teozofio de Blavatsky, tre ŝatata politika konsilisto kaj subtenanto de angla imperiismo. Li plezuriĝis per aŭtomata verkado, nome la transskribo de diraĵoj de mortintaj spiritoj, pri kio li fondis la revuon “Borderland” dediĉitan ĝuste al fantomoj, okultismo kaj spiritismo” (Il Secolo, 17 aprilo 1912).
Li estis konvinkita de la profesoro Hartman en Leipzig, ke Esperanto povas servi al liaj celoj.
Ekde aŭtuno 1902 la monata revuo The Review of Reviews havis regulan kolumnon pri Esperanto, kutime malgrandaj informoj el la brita kaj tutmonda Esperanto-movado. Foje aperis pli ampleksaj artikoloj, ekzemple biografia skizo pri L.L. Zamenhof verkita de Stead tuj post la kongreso en Boulogne-sur-Mer. Aŭ raportoj pri kongresoj.
Lia sekretariino estis Eliza Ann Lawrence, kiu ludis esencan rolon en la brita Esperanto-movado.
Li mortis en la pereo de la ŝipo Titanic.
Lia frato estis Francis Herbert Stead, kiu ludis gravan rolon en la kristan-socialisma movado inter laboristoj. Li estis estro de Browning Settlement en Walworth kaj ludis esencan rolon en la batalo por pensioj.
Tekstoj pri EsperantoRedakti
- Enkonduko al la unua numero de The Esperantist
Eksteraj ligilojRedakti
Trovu « William Thomas Stead » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |